Saltu al enhavo

Thomas Lindner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĝirafo sur trafikcirklo en Erfurto, 2012
gigantaj radaj kandelabroj, Nikolao-kirko de Eisenach, 2015

Thomas LINDNER (naskiĝinta en 1961 en Dresdeno) estas germana skulptisto.

Post frekvento de politeknika supera lernejo en sia naskiĝurbo de 1967 ĝis 1977, li trejniĝis ilo-faristo ĝis 1980. Inter 1979 kaj 1982 li pasigis vesperan studon pri artistaj bazaj kompetencoj ĉe la Altlernejo de vidaj artoj de Dresdeno. Inter 1985 kaj 1990 Lindner studis pritraktadojn metalan/emajlan ĉe sekciestrino Irmtraud Ohme[1] ĉe la altlernejo Giebichenstein en Halle (Saale) kaj diplomiĝis en 1990.

Li fariĝis de 1991 liberprofesiulo en Erfurto. De 1994 li ade partoprenis naciajn kaj internaciajn simpoziojn, projektojn kaj ekspoziciojn. En 2002, 2003 kaj 2005 li ricevis stipendiojn el Berlino (Stiftung Kulturfonds Berlin), Turingujo (federacilanda ministerio pri sciencoj, esploradoj kaj artoj) kaj el Wittenberg (Cranachstiftung Wittenberg).

Linder membras ĉe la Turinga ligo de artistoj (vidaj artoj), estrare ekde 2006. Inter 2007 kaj 2013 estis li docento (de 2011 estro) pri akiro de bazaj konoj en plastikfarado kaj dezajno metia por la Erfurta Metiista Ĉambro.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Sub libera aero[redakti | redakti fonton]

  • 2001 en Ilmenau: Siliciumatom (atomo silicio) 600 cm, antaŭ la nanocentra ejo de Teknika Universitato Ilmenau
  • 2011 en Wiesbaden: Zeitbalance, en la vestiblo de la buroo de Ŝparkasaj Asekuroj 2011; kun citaĵoj el la historio kaj teksteroj de ŝparkasanoj
  • 2012/13 en Erfurto: ĝirafo ĉe trafikcirklo inter la stratoj Am Zoopark kaj Stotternheimer Straße (indikas la proksimecon de la zoologia ĝardeno de Erfurto, 450 cm
  • 2017 en Tambach-Dietharz: Tambach mein Phanuel, ŝtalo veldita, betona soklo (sume 205 cm); apud Lutera kirko, memorigante eldiron de Marteno Lutero
  • 2021 en Erfurto: grupo da nanaj elefantoj (proksime de la nova elefantejo de la erfurta zooparko)[2]

Dezajno[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Margit Boeckh: "Zum Tode von Irmtraud Ohme: Kompromissloses Werk in Metall" - ĉe: Mitteldeutsche Zeitung, 21.3.2002
  2. "Zwergelefanten im Zoopark enthüllt" - ĉe: erfurt.de, 20.4.2021 (kun foto de la artisto)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.