Thyra Németh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thyra Németh
Persona informo
Naskonomo Németh Thyra
Naskiĝo la  11-an de marto 1918(nun 1918-03-11)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 29-an de januaro 2004
en ?
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoHungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Thyra Németh [tira nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Thyra estis hungara aktoro.

Thyra Németh [1] naskiĝis la 11-an de marto 1918 en Budapeŝto, ŝi mortis la 29-an de januaro 2004.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Thyra Németh akiris diplomon en Tutlanda Teatra Lernejo. En 1942 ŝi aliĝis al trupo de Gaja Scenejo. Ŝi edziniĝis en 1944. Depost la 2-a mondmilito ŝi estis videbla en spektakloj en germanaj rifuĝejoj. En 1948 ŝi kun sia edzo migris al Argentino, kie ŝi ricevis rolojn en la hungarlingva teatro. En 1951 la teatro prenis la nomon Argentina Hungara Nacia Teatro, kies gvidanto estis Zita Szeleczky. Ŝajnas, en 1962 membroj de la teatro loksidiĝis al Novjorko.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Megálmodtalak (1943) – kasistino
  • Nemes Rózsa (1943) – edzino de lakeo
  • Egy fiúnak a fele (1944) – Gizi

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.