Thích Quảng Độ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thích Quảng Độ
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1928 (1928-11-27)
en Thái Bình
Morto 22-an de februaro 2020 (2020-02-22) (91-jaraĝa)
en Hue
Mortokialo diabeto
Lingvoj vjetnama
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo bikŝuo • homrajta aktivulo • politikisto
vdr

Thích Quảng Độ (naskiĝis la 27-an de novembro 1928 en Thái Bình, mortis 91-jara la 22-an de februaro 2020 en Hue) estis vjetnama bikŝuo, do budhisma monaĥo, disidento kaj politika aktivulo. En 2002 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis lin kaj du kunagantojn per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.