Saltu al enhavo

Tiananmen-Patrinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiananmen-Patrinoj
socia movado Redakti la valoron en Wikidata
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Tiananmen-Patrinoj (ĉine 天安门母亲) estas grupo de ĉinaj demokratiaj aktivuloj, kiu celas, ke la ĉina registaro ŝanĝu sian opinion pri la protestoj kaj masakro sur la placo Tiananmen en 1989 kaj pardonpetu pro sia decido subpremadi. Ĝi estis iniciatita de Ding Zilin, emerita universitata profesoro, kies adoleska filo estis pafmortigita de registaraj trupoj dum la protestoj. La grupo, kiu konsistas el gepatroj, amikoj kaj parencoj de viktimoj, estis formita en septembro 1989, kiam Ding, kune kun sia edzo Jiang Peikun, renkontis alian patrinon, Zhang Xianling, kies 19-jara filo estis same mortigita la 4an de junio 1989. La grupo faras kampanjojn kaj disvastigas informojn pri la protestoj al la publiko. Nuntempe, la grupo inkluzivas parencojn de 125 viktimoj.