Tibor Koncz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Koncz
Tibor Koncz
Tibor Koncz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1940 (1940-07-15) (83-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Kati Kovács
Okupo
Okupo muzikistokomponistoaranĝisto
vdr

Tibor Koncz [konc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koncz Tibor estas hungara komponisto, ŝlagromuzikisto, instrumentadisto. Lia unua edzino estis Kati Kovács (kantistino) ĝis 1974.

Tibor Koncz [1] naskiĝis la 15-an de julio 1940 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Koncz akiris geologian diplomon, tamen li interesiĝis pri la ŝlagroj. Li estis videbla unue en Hungara Televizio kiel muzikisto en 1965. En la sekva jaro li edziĝis al Kati Kovács, tial li ligiĝis ankaŭ muzike al la kantistino, eĉ tio ne ŝanĝiĝis depost la eksedziĝo. En 1969 li komencis komponadi ŝlagrojn. Li ŝlagro en 1972 atingis la unuan lokon en ŝlagrofestivalo, nature la kantisto estis Kovács. Post du jaroj ili atingis la unuan lokon en simila festivalo en Irlando. Ekde 1976 li komponadas ankaŭ filmajn muzikojn. En 1983 li denove edziĝis.

Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Add már, uram, az esőt! (1972)
  • Mit tehet az ember egy eltört szerelemmel (1972)
  • Nálad lenni újra jó lenne (1975)
  • Ha legközelebb látlak (1977)

Elektitaj filmaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Kenguru (1976)
  • Szerelem száz háton (1984)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]