Tibor Mertz
Etoso
Tibor Mertz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1961 (63-jaraĝa) en Kalocsa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1981–1985) |
Familio | |
Edz(in)o | Johanna Bodor |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tibor Mertz [merc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mertz Tibor estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Tibor Mertz [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1961 en Kalocsa.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Mertz akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1985, kie lia ĉefinstruisto estis András Békés. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro József Attila, en la sekva jaro al Teatro Szigligeti (Szolnok). Inter 1992 kaj 2003 li apartenis al pluraj malpli gravaj teatroj, poate al Nacia Teatro (Budapeŝto). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár) (2009–2011)
- Teatro Weöres Sándor (2011–).
Li ricevis premiojn en 1991 kaj 1997. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Edgar
- Rikardo la 3-a - Sir James Tyrrel
- Somermeznokta sonĝo - Lysander; Oberon
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Malvolio
- Kiel plaĉas al vi - Orlando
- Cymbeline - titolrolo
- Multa bruo pri nenio - Don Pedro
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Molière:
- Kleraj virinoj - Klitander
- Tartufo - Valer
- József Katona: Bánk bán Ottó
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Nekem lámpást adott kezembe az Úr Pesten (1999)
- Sorstalanság (2005)
- 1945 (2017)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- La dresado de la megero (televizia versio, 1986)
- Emlékszem Anna Frankra (2009)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de John Malkovich, Garry Shandling kaj aliaj [2]