Tibor Mihálka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Mihálka
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1919 (1919-10-01)
en Hort
Morto 28-an de junio 1986 (1986-06-28) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo • bredisto
vdr

Tibor Mihálka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihálka Tibor estis hungara agronomo, bredisto pri ŝafoj.

Tibor Mihálka[1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1919 en Hort, li mortis la 28-an de junio 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Mihálka maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1938, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1941, fine li studis 2 jarojn en agronomia fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Post siaj studoj li laboris en la familia bieno, poste li batalis dum la 2-a mondmilito, fine li estis militkaptito. Inter 1946-1950 li denove laboris hejme, poste en esplora instituto pri bredado ĝismorte. Li doktoriĝis en Agronomia Universitato de Gödöllő en 1961. Tamen inter 1969 kaj 1981 li esploris en la ĵus citita universitato. Li kandidatiĝis en 1968 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis po unu premion kaj medalon. Li estis la plej grava persono de la hungara ŝafbredado. Lia edzino naskis filon.

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hízlalási kísérletek különböző korú merinójellegű juhokkal (1959)
  • A hízlalt magyar fésűmerinó juhok testméretei és a vágottáruban a húsrétegek és a zsírosodás arányai között mutatkozó összefüggések vizsgálata (1966)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A bárányok korai leválasztásáról (1953)
  • Juhtenyésztés (manlibro, 1955)
  • Investigations on Fleece Density in Improved Hungarian Combined Wooled Merino Sheep (kunaŭtoro, 1959)
  • Éves pecsenyebárányok típusának és hízékonyságának vizsgálata (1967)
  • Juhtenyésztés (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1976)
  • Javaslat merinó anyák gyapjú-, hús- és tejtermelésének komplex értékelésére (kunaŭtoro, 1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.