Tibor Stark (trumpetisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Stark
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1933 (1933-03-15)
en Mór
Morto 26-an de julio 2007 (2007-07-26) (74-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo trumpetisto • komponisto
vdr

Tibor Stark [ŝtark], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stark Tibor estis hungara ĵazmuzikisto (trumpetisto, komponisto, instrumentadisto, dirigento, muziklerneja instruisto).

Tibor Stark[1] naskiĝis la 15-an de marto 1933 en Mór (urbo), li mortis la 26-an de julio 2007.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Stark frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis kemion en Teknikuniversitato de Budapeŝto inter 1952-1956, sed li lernis private ankaŭ muzikon. Post siaj studoj li aliĝis al tiutempaj ĵazorkestroj, kie li trumpetis. Inter 1960 kaj 1964 li apartenis dancorkestro de Hungara Radio, sed tiutempe li dirigentis kaj trumpetadis en Operetoteatro (Budapeŝto) kaj Teatro Petőfi. Ekde 1967 li instruis en muziklernejostudio. En 1972 li fondis propran ĵazorkestron, inter 1974-1978 li dirigentis kaj instrumentadis en cirko, poste li estis profesia komponisto. Li ricevis premion en 2004, poste jam postmorte.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • teatraj muzikaĵoj
    • Százszor is szeretlek (1965)
    • Péntek Rézi
  • filmaj muzikaĵoj
    • Téli szerelem (1966, televizia)
    • A holtak visszajárnak (1968)
    • Lidérc (1977)
  • ŝlagroj
    • Kezdetnek jó
    • Barátok nélkül
    • Pletykálnak rólad

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]