Tibor Szedő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Szedő
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1979 (1979-10-22) (44-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto • kuiristo • poeto
vdr

Tibor Szedő [sedO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szedő Tibor estas hungara naĝisto, paralimpiano, paralimpika ĉampiono, kuiristo, poeto.

Tibor Szedő naskiĝis la 22-an de oktobro 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Szedő naskiĝis kun milda intelekta handikapo, poste li estis adoptita al alia familio. Li komencis naĝi en sportklubo en la aĝo de kvin, dum li lernis en speciala lernejo. Ekde 1997 li havis signifajn sukcesojn en naĝo ankaŭ eksterlande. Li estis paralimpiano en Hungario en la Somera Paralimpiko 2000 kun ora medalo en 4x50-metra stafeta varia naĝo. En la sekva Olimpiko la intelektaj handikapuloj ne konkursis. Intertempe li akiris kuiristan licencon kaj li laboris en kuirejo. En 2008 li maturiĝis en vespera gimnazio. Liaj poemoj aperis en periodaĵoj.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Delfinpár (poemaro, 2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]