Tibors de Sarenom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibors de Sarenom
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1130 (1130-01-01)
en Orange
Morto 1-an de januaro 1198 (1198-01-01) (68-jaraĝa)
Lingvoj antikva okcitana lingvo
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro William of Aumelas
Patrino Tiburge of Orange
Frat(in)o Raimbaut d'Aurenga
Edz(in)o Bertrand I of Baux
Infanoj William I of Baux • Hugo III of Baux • Bertrand II des Baux, Seigneur de Berre et de Meyrargues et de Marignane
Okupo
Okupo trobairitz • poeto • komponistoverkisto
vdr

Tibors de Sarenom (france Tiburge; ĉ. 1130 – malantaŭe. 1198), ankaŭ konata kiel Tiburge de Orange, estas unu el la ok unuaj trobadorinoj (trovairitz), kiuj famiĝis dum la klasika periodo de la okcitana mezepoka literaturo, dum la apogeo de la okcitanaj trobadoroj. La trovairitz estis korteganinoj kiuj komponis, verkis versojn, kantis kaj recitis amajn, aŭdacajn poemojn en la altaj sociaj rondoj  de Okcitanio en la 12-a jarcento. En la historio de la muziko ili elstaras pro tio, kio ili estis la unuaj konataj komponistoj de okcidenta sekulara muziko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibors de Sarenom estis filino de Guilhem d'Omelas kaj Tibors d'Aurenga, ŝi siavice, estis filino de la grafo de Orange. Ŝi alportis al sia edzo la kastelon de Sarenom en Provenco. Pri la kantistinoj de la mezepoko malmultajn datojn oni povas trovi. Iliaj biografioj estas plenaj je  hipotezoj, ol faktaj rezultoj. La esploro pri la identeco de la poetino Tibors de Sarenom estas malfaciligita pro la populareco de tia nomo en Okcitanio dum la periodo de ŝia vivo. Krome, ŝiaj gepatroj havis du filinojn, al kiuj ili nomis Tibors al ambaŭ, honore al la patrino Tibors! Laŭ volo de la patro, Tibors estas ankaŭ nomata Tiburge kio signifas ‘la alia Tibors’.

Laŭ aserto de esploristoj, la trobadorino naskiĝis en la jaro 1130. Ŝi estas pli aĝa fratino de la tre fama trobadoro Raimbaut d’Orange. Kiam en 1150, la patrino mortis, la tiam neplenaĝulo Raimbaut restis sub la zorgado de sia fratino, la trobadorino Tibors kaj sia dua edzo, Bertran dels Baus. Iuj asertas, ke Tibors mortis iom post sia edzo en 1181 aŭ 1182, sed certa dokumento de ŝia filo  pensigas ke ŝi ankoraŭ estis viva en 1198.

El la muzikverkoj de Tibors atingis nin nur fragmento elŝirita de manuskripta paĝo. En tiu ĉi sola teksto ŝi montras sian grandan pasion!  Evidente ŝi estis tre konata tiutempe, eĉ ŝi estas menciita inter 1220 kaj 1245 en anonima balado kie ŝi funkcias kiel juĝisto de poezia ludo. Tio estas, dekoj da jaroj post ŝia forpaso.

Laŭ manuskripto de lombarda kantisto (Lombard chansonnier) pri ŝia vivo, li priskribas ŝin tiel: “Tibors estis sinjorino el Provenco, el kastelo en Blacatz nomata Sarenom. Ŝi estis ĝentila kaj bonkora kaj tre saĝa, kaj sciis verki poemojn. Kaj ŝi enamiĝis, kaj enamiĝis al ŝi, kaj estis tre honorita de ĉiuj bonaj viroj de tiu regiono, kaj admirita kaj respektata de ĉiuj dignaj sinjorinoj. Ŝi faris tiujn versojn  kaj sendis ilin al sia amanto:”

Dolĉa bela amiko, mi povas diri al vi la veron!

ke mi neniam estis sen deziro,

ĉar plaĉis al vi, ke mi havu vin kiel mian ĝentilan amanton;

neniam  tempo alvenis, dolĉa bela amiko,

kiam mi ne volis vidi vin pli ofte;

mi neniam  pentis, kaj neniam okazis se vi ĉagrenis,

ke mi sentis ĝojon ĝis vi revenis;

mi neniam…

Fonto[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 19 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Poezio[redakti | redakti fonton]

De Tibors' laboro nur ununura stanza de canso kun ties alligita vida kaj razo supervivis.[1] Tamen ŝi estas menciita en anonima balado datiĝita al inter 1220 kaj 1245, kie ŝi agas kiel la juĝisto de ludo de poezio. Ŝia nura laboro iras tiel:

Bels dous amics, ben vos posc en ver dir
Que anc ne fo qu'ieu estes ses desir
Pos vos conven que.Ni tene por fin aman;
Ni anc ne fo qu'ieu ne agues talan,
Bels dous amics, qu'ieu soven ne.Ni vezes;
Ni anc ne fo sazons que m'en pentis,
ni anc ne fo, se vos n'anes iratz,
Qu'ieu agues joi tro que fosetz tornatz;
Ni [anc]. . .
Dolĉa bonaspekta amiko, mi povas diri vin vere
Tio mi neniam estis sen deziro
Pro tio ke ĝi plaĉis vin ke mi havas vin kiel mia courtly amanto;
Nek faris tempon iam ajn alveni, dolĉa bonaspekta amiko,
Kiam mi ne deziris al ĝis revido ofte;
Nek faris min iam ajn senti bedaŭron,
Nek faris ĝin iam ajn venita pasi, se vi iris de kolera,
Tio mi sentis ĝojon ĝis vi revenis;
Nek [iam ajn]. . .

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La vida finas per la razo "E fetz aquestas coblas e mandet las al seu amador' (Schutz, XCV, 324).

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]