Tifeo (planto)
Tifao | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Typha L., 1753 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La tifao estas kano vivanta ĉe marĉoj de mezvarmaj kaj varmaj landoj, dense kreskanta sur kuŝaj radikoj, genro el familio tifaacoj. Ĝi estas la ĉiutaga nomo por ĉiu tifao. La planto facile rekoneblas pro sia karakteriza piŝtoforma spadiko, el kiu pli larĝa suba parto estas nur inseksa, kaj supra pli svelta parto nur virseksa.
Tifao estas akvoŝatanta planto, el ĝiaj longaj plataj folioj estis plektita korbo kaj aliaj popolartaj produktoj.
La floro reduktiĝis, anstataŭ perianto staras lanugosimilaj haroj.
- Larĝfolia tifao, Bruna tifao (Typha latifolia)
- Eta tifao (Typha minima)
- Mallarĝfolia tifao (Typha angustifolia)
- Svelta tifao (Typha laxmannii)
- Rufa tifao[1] (Typha muelleri)
Vidu ankaŭ: fragmito, junkacoj, ciperacoj.