Tigelino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gaius Ophonius (aŭ Sophonius) TIGELLINUS (ĉ.10-69p.k.), prefekto (ĉefo) de la pretoriana gvardio dum la reĝo de la romia imperiestro Nerono.

Li naskiĝis en Agrigento, kaj eble devenis de greka familio. Dum la reĝo de Kaligulo, en 39 p.k., oni ekzilis him pro laŭdiraj adultoj kun Agrippina la pli juna (patrino de Nerono) kaj Julia Livilla, fratinoj de la imperiestro. Klaŭdio revokis la kondamnon en 41 p.k.. Heredinte grandajn riĉaĵojn, li akiris bienojn en Apulio kaj Kalabrio kaj komencis bredi kurĉevalojn. Pro tio, helpata de la amikeco de Agrippina la pli juna, li gajnis la favoron de Nerono, kiu en 62 nomumis lin prefekto de la pretoriana gvardio, la gvardio de la imperiestro mem. Li akiris reputacion de kruelo kaj lascivo. Kiam en 68 ŝajnis neevitebla la falo de Nerono, Tigellinus instigis la pretoran gvardion transdoni sian lojalecon al Galbo, kiu devigis lin demisii. Li savis sian vivon per donacoj al Titius Vinius, favorato de Galbo kaj lia filino. Post ses monatoj, en 69, Oto anstataŭis Galbon kaj iĝis imperiestro, kaj li decidis ekzekuti Tigellinus, kiu informiĝis pri tio en publikaj banoj ĉe Sinuessa kaj tranĉis al si la gorĝon.