Tilsit (fromaĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tilsiter)
Tilsiter
Preparado de Tilsiter en Orienta Prusio, 1930-jaroj. Fonto: Bundesarchiv

TilsitTilsiter estas duondura fromaĝo kun flaveca koloro, kiu en la mezo de la 19-a jarcento estis kunportita de svisaj metiistoj el Emental al Orienta Prusio. Ĝi nomiĝas laŭ la Prusa urbo Tilsit (nun Sovetsk). La rezulto de la prilaborado estas intense spicigita fromaĝo.

Tilsiter, farita el kruda aŭ pasteŭrizita bovina lakto, havas gras-titron inter 30 kaj 60%. Ĝi havas blankan ĝis eburan aŭ helflavan koloron kaj solidan strukturon kun truoj taŭga por tranĉi kaj raboti. Spicigita per kuminokarvio kaj semoj de pimento.

La gusto estas milda sed iom spiceta. La minimuma maturiĝo daŭras du monatojn. Dum la maturiĝo oni banas la fromaĝon en salakvo kun bakterioj (bacterium linens), pro tio ĝi havas spicetan guston kaj fortan odoron.

Tilsiter estas ideala aldonaĵo je malhela pano (kelkfoje surtabligita dum matenmanĝo). Ĝi estas tre multflanka kaj povas esti uzata en salatoj, saŭcoj, fonduo, pudingo aŭ frititaj terpomoj. En Nord-Eŭropaj landoj ĝi ofte estas manĝata kun glaso da biero.