Timothy Hackworth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timothy Hackworth
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1786 (1786-12-22)
en Wylam
Morto 7-an de julio 1850 (1850-07-07) (63-jaraĝa)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Okupo
Okupo inĝeniero • railway engineer
vdr

Timothy HACKWORTH (22a de Decembro 1786 – 7a de Julio 1850) estis angla inĝeniero pri vaporlokomotivoj kiu vivis en Shildon, Kantono Durham, Nordorienta Anglio, kaj estis la unua lokomotivestro de la entrepreno Fervojo Stockton kaj Darlington.

Oni konsideras Hackworth influa en la disvolvo de la unua lokomotivo Stephenson cele al la fervojo Stockton kaj Darlington dum sia epoko en la fabriko de Forth Street. Tiu lokomotivo, tiam nomita Active, nune konata kiel Locomotion No. 1, estis liverita al la fervojo ĝuste antaŭ la malferma ceremonio la 27an de Septembro 1825. Tri pliaj el la sama tipo (nome Hope, Black Diamond, Diligence) estis liverita en la sekvaj monatoj kaj malfacilaĵoj por funkciigi ilin estis tiaj ke ili estus riskantaj kompliki la uzadon de vaporlokomotivoj dum la sekvaj jaroj, se ne temas pri la insisto de Hackworth.[1] Tiu insisto rezultis en lia disvolvo de la unua taŭga lokomotivo adaptita al la rigoroj de la ĉiutaga vojoservo. La rezulto estis la Royal George de 1827, frua 0-6-0 Lokomotivo, kiu inter multaj gravaj trajtoj rimarkinde aligis ĝuste kongruigita elfluejo por vaporo. Hackworth estas kutime konsiderata kiel la inventisto de tiu koncepto.[2] El 1830 antaŭen la elfluejo por vaporo estis uzita de Stephensons por siaj ĝisdatigitaj Rocket kaj ĉiuj postaj novaj tipoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Timothy Hackworth". www.steamindex.com. 22a de Septembro 2004.
  2. Young, 1923, pp. 155–162

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Young, Robert (1975) [1923]. Timothy Hackworth and the Locomotive. Shildon. Smith, George Turner (2015). Thomas Hackworth: Locomotive Engineer. Fonthill. ISBN 978-1-78155-464-7.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Timothy Hackworth en la angla Vikipedio.