Tiramisuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiramisuo

Tiramisuo (itale: tiramisù) estas itala deserto, kiu ne nur en Italio estas tre aprezata. La nomo laŭvorte signifas: Tiru min supren., kio proksimume volas diri Kuraĝigu min., Gajigu min.. Tial oni ofte donas tiramisuon al resaniĝantoj, por refortiĝi kaj resaniĝi.

Gusto kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La plej karakterizaj elementoj de la tiramisugusto estas en la kombinaĵo de maskarpono, kafo kaj alkoholaĵo.

Tiramisuo konsistas el diversaj tavoloj. Malsupre estas savojaj biskvitoj. Ĉi tiuj biskvitoj estas saturitaj per tre malvarmiĝinta kafo kaj aspergitaj per alkoholaĵo.

Kiel alkoholaĵo oni uzas Marsalan vinon.

La tavolo sur la biskvitoj konsistas el miksaĵo de maskarpono kaj zabajono. Zabajono estas kustardo el ovoflavaĵo, sukero kaj alkoholaĵo kaj estas uzata en diversaj aliaj italaj desertoj. La tavoloj povas esti alternataj, tiel ke la pudingo fariĝas pli alta.

La tuto estas kovrita per kribrita kaj disŝutita kakaopulvoro.

Same kiel bavaraĵo tiramisu enhavas krudajn ovojn, kiuj en kelkaj landoj povas esti infektitaj per la salmonelobakterio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Sukeraĵejo