Točník (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Točník
burgo
Burgo Točník
Oficiala nomo: Točník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Municipo Točník
Historia regiono Bohemio
Situo Točník
 - koordinatoj 49° 53′ 26″ N 13° 53′ 14″ O / 49.89056 °N, 13.88722 °O / 49.89056; 13.88722 (mapo)
Stilo gotika
Materialoj ŝtono, ligno
Konstruado 1395–1398
Nuna posedanto Ĉeĥa respubliko
Konstruinto Karolo la 4-a
Por publiko jes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Castle Točník
Retpaĝo: www.hrad-tocnik.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Točník estas ruino de burgo super samnomata municipo en distrikto Beroun en Mezbohemia regiono. Ĝi troviĝas sur Zámecký vrch proksimume 1,5 kilometrojn norde de urbo Žebrák en distrikto Beroun. La burgo estas protektata kiel kultura memorindaĵo kaj komune kun ruino de Žebrák kiel nacia kultura memorindaĵo.

Točník fondis reĝo Karolo la 4-a fine de la 14-a jarcento. Ekde la Husanaj militoj, kiam en la jaro 1425 ĝi sukcese rezistis al mallonga sieĝado, la burgo estis dum pli longa tempo en tenado de lombardaj posedantoj, al kiuj apartenis Kolovratoj, senjoroj el GutštejnVartenberkidoj, kiuj reguligis ĝin en malfrue gotikan stilon. Pluajn reguligojn, jam en renesanca spirito, faris Lobkovicidoj. La burgo estis dum ili ankoraŭ retenata plej devide, sed iom post iom ĝi komencis kadukiĝi. La dezertigon plirapidigis tridekjara milito kaj duma la 17-a jarcento la burgo estis definitive forlasita kaj iom post iom ĝi ŝanĝiĝis en ruinon.

Inter la ĉeĥaj burgoj Točník apartenas al objektoj, kiuj atingis kvalitativan limon de ŝanĝo el burgo en kastelon. Ĝia dominaĵo estas du parte konservitaj palacoj, el kiuj en pli granda estadis la dua plej granda ĉambrego en Ĉeĥio. La malpli granda reĝa palaco situas sur nekutime endanĝerigita flanko de la burgo kaj krom kvalitaj arkitekturaj detaloj ĝi estas escepta pro kvanto da elirejoj, kiuj ebligis facilan forlason de la palaco kaj la burgo.

La burgo estas alirebla al publiko en vizithoroj. La burga fosaĵo servas kiel ursario, en kiu estas bredataj brunaj ursoj nomataj Martin kaj Agáta, kiuj naskiĝis la 13-an de januaro 2013 en Žatec kaj partoprenis en televida serio Méďové na cestách. Ĉiujare okazas en la burgo agado En signo de kaliko.

La burgo en filmo[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]