Todedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Todoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Todoj
Puertorika todo (Todus mexicanus)
Puertorika todo (Todus mexicanus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Todedoj Todidae
Genro: Todoj Todus
Vigors, 1825
Globala arealo (verde)
Globala arealo (verde)
Globala arealo (verde)
Specioj

5: vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La todoj estas familio, Todidae kaj de tie Todedoj, de birdoj el Karibio en la ordo de Koracioformaj, kiu inkludas ankaŭ alcionojn, abelmanĝulojn kaj koraciojn. Tiu familio havas ununuran genron, nome Todus. Estas malgrandaj preskaŭpaserinaj specioj de arbaroj de la Grandaj Antiloj: Puerto Rico, Jamajko, kaj Kubo (kaj apudaj insuloj) kiuj havas po unu specion, dum Hispaniolo havas du.[1][2]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genron Todus enkondukis franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760. La unua priskribita specio estis Jamajka todo (Todus todus), kaj ĝuste ĝi iĝis la tipa specio.[3][4]

La vorto Todus en la latina estas ĝenerala vorto por malgranda birdo; ĝin mencias Romia dramisto Plautus kaj gramatikisto Sextus Pompeius Festus.[5] Tiun ĉi nomon ekuzis por Jamajka todo irlanda kuracisto kaj naturalisto Patrick Browne en lia libro The Civil and Natural History of Jamaica publikigita en 1756, t.e. antaŭ la formala priskribo de la genro.[6]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe oni agnoskas 5 speciojn de todoj:[7]

Bildo Scienca nomo Kutima nomo Distribuo
Todus multicolor Kuba todo Kubo
Todus subulatus Vastbeka todo Hispaniolo
Todus angustirostris Malvastbeka todo Hispaniolo
Todus todus Jamajka todo Jamajko
Todus mexicanus Puertorika todo Puertoriko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raffaele, Herbert; James Wiley, Orlando H. Garrido, Allan Keith, Janis I. Raffaele. (1998) A Guide to the Birds of the West Indies. Princeton University Press, p. 341–343. ISBN 0691087369. Arkivigite je 2011-05-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-23. Alirita 2011-09-06.
  2. Fry, C. Hilary. (2003) “Todies”, Perrins, Christopher (ed.): Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 373. ISBN 1-55297-777-3.
  3. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche.
  4. (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. Browne, Patrick. (1756) The Civil and Natural History of Jamaica. Printed for the author, and sold by T. Osborne and J. Shipton.
  7. IOC World Bird List 6.4”, IOC World Bird List Datasets. doi:10.14344/ioc.ml.6.4.