Saltu al enhavo

Tomás Salvador

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomás Salvador
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1921 (1921-03-09)
en Villada
Morto 22-an de junio 1984 (1984-06-22) (63-jaraĝa)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Q98900535 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tomás SALVADOR Espeso (Villada, Provinco Palencio, 9a de marto 1921 - Barcelono, 22a de junio 1984) estis hispana verkisto kaj ĵurnalisto.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Li devenis de tre malriĉa familio, kiu translokiĝinta al Madrido, metis lin en religia lernejo por malriĉaj infanoj. La Hispana Enlanda Milito apartigis familianojn, kaj li devis pere vivteni la familion en la sieĝita Madrido, ĝis 1938 kiam li estis rekrutita en la Respublika Armeo, sed kiel tro juna ne venis al batalo; tamen li estis malliberigita en koncentrejo de la Monaĥejo de Santa María de Huerta (Provinco Sorio), ĝis pli aĝa frato, serĝento en la frankista armeo, eligis lin de tie.

Cele al rehabilitigo li aliĝis al la faŝisma ununura partio Falange Española kaj en 1941, estante nur 19-jaraĝa, aliĝs al la Blua Divizio, kun kiu li restis en Rusio ĝis 1943, kaj ricevis eksplodon de grenado en tranĉeo ĉe Novgorodo, kiu lasis lin iom post iom surda; li uzis tiun historion en División 250 (1954), kaj en Camaradas 74 (1975). Reveninte, li iĝis policano, ŝajne ne tiom diktatorema kiom aliaj kolegoj, kaj krome li komplete surdiĝis post unu jaro, kaj estis aligita en burokrataj aferoj, dum li estis malakceptita de maldekstremaj intelektuloj, pro sia faŝisma pasinteco.

Li kunlboris por la ĵurnalo La Vanguardia Española de Barcelono, estis eldona konsilisto de la eldonejo Plaza y Janés, kaj kunlaboranto de la revuo kaj eldonejo Destino, de sia bofrato José Vergés. Li verkis humorajn novelojn, scienc-fikcion, krimromanojn, historiajn romanojn ktp. Li estris la Eldonejon Marte el 1970, kie li publikigis bildeldonojn de klasikajoj kaj verkojn de novuloj kiel Carmen Kurtz, Javier Tomeo, Francisco Candel, Manuel Vázquez Montalbán, ktp.

  • Historias de Valcanillo, Barcelona: Ediciones Destino, 1952.
  • Kun José Vergés, Garimpo.
  • Esta noche estaré solo (1953, premio Ciudad de Barcelona).
  • Cuerda de presos (1953, premio Nacional de Literatura).
  • División 250, Barcelona: Ediciones Domus, 1954.
  • Los atracadores (1955).
  • Diálogos en la oscuridad (Barcelona: Caralt, 1956).
  • La nave, Barcelona: Destino, 1959.
  • El atentado (1960, premio Planeta).
  • El agitador (Barcelona: Ediciones Destino, 1960).
  • Kun José Vergés, La Virada, (Carcelona: Edebé, 1964)
  • Cabo de vara, Barcelona : Destino, 1965.
  • Dick Mileto (Barcelona: Doncel, 1967).
  • Hotel Tánger, Barcelona: Ediciones Marte, 1968.
  • El charco, (Barcelona: Bruguera, 1969)
  • El haragán, Barcelona: Círculo de Lectores, 1969.
  • Marsuf, el vagabundo del espacio (Barcelona: Tibidabo, kol. Inquietud, 1964; Barcelona: Doncel, 1970)
  • Nuevas aventuras de Marsuf. Barcelona: Doncel, 1971.
  • Y... (Barcelona: Plaza & Janés Editores, 1972)
  • Salvador: Obras selectas Barcelona: AHR, 1973.
  • K (Killer) Barcelona: Plaza & Janés Editores, 1974.
  • Camaradas 74 (1975).
  • Los garimpeiros, Barcelona: Plaza & Janés Editores, 1975.
  • Cachorro (Ediciones Marte, 1976).
  • Yo, Barcelona (Barcelona: Ediciones Marte, 1976)
  • Nuevas historias de Marsuf, Barcelona: Plaza & Janés Editores, 1977.
  • Cebo para unas manos (Madrid: Ediciones Sedmay, 1979).
  • Un lugar llamado lejos (1979).
  • San Pedro, portero del Cielo (Barcelona: Ediciones 29, 1979)
  • Monki (Monkey) Barcelona: Plaza & Janés Editores, 1980.
  • Las siete preguntas (Barcelona: Plaza & Janés Editores, 1981)
  • El arzobispo pirata, (Barcelona: Plaza & Janés Editores, 1982).
  • La escuela de don Gato, Barcelona: Plaza & Janés Editores, 1984.
  • Camello para un viaje (1984).
  • Opera para un crimen. Rehenes para un atraco, Barcelona: Círculo de Lectores, 1984.
  • Las compañías blancas Barcelona: Plaza y Janés, 1984.
  • Braulio el Insomne (Enciclopedia Pulga 113, Ed. G.P., 1954).
  • Clamor al infinito (Enciclopedia Pulga 373, Ed. G.P., 1956-57).
  • Lluvia caliente (Enciclopedia Pulga 451, Ed. G.P., 1958).
  • Dentro de mucho tiempo (Barcelona: Eld. Lumen, 1959 y 1961).
  • Una pared al sol (1967).
  • Les presento a Manolo (Barcelona: Plaza y Janés, 1972)
  • Vuelve Manolo (Barcelona: Plaza y Janés, 1973)
  • Ave, Manolo, (Barcelona: Plaza y Janés, 1975)
  • Manolo el humorista (Barcelona: Plaza y Janés, 1976)
  • Manolo el filósofo, (Barcelona: Plaza y Janés, 1976).

Eseoj kaj studoj

[redakti | redakti fonton]
  • La guerra de España en sus fotografías (1966)
  • La novela española de la postguerra
  • Diccionario de la Real Calle Española (Barcelona: Ediciones 29, 1969)
  • Mi familia y yo Barcelona: Ediciones Marte, 1977

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • «Tomás Salvador». La memoria del bolsilibro. Un homenaje a los escritores de novela popular. 2a de septembro 2022. Konsultita la 29an de januaro 2023.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]