Tom kha kai
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Tom kha kai (taje: ต้มข่าไก่) estas supo el la Laosa kuirarto kaj Tajlanda kuirarto. La signifo de la nomo estas Koko galanga-supo
La manĝaĵo estas kunmetita el kokoslakto, galango (familio de zingibro), citronherbo kaj kok(in)aĵo.
Eventuale oni povus aldoni (frititajn) kapsikojn, bambuon, ĉampinjonojn, aneton (en Laoso) aŭ koriandro (en Tajlando).
Vegetara varianto (sen kok(in)aĵo) nomiĝas Tom kha hed (taje: ต้มข่าเห็ด).