Tombejo nova de Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombejaj muro kaj kapelo

La Nova tombejo de Arnstadt troviĝas en Arnstadt, ne malproksime de la Kastela ĝardeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1882 iĝis unuaj planoj fari novan tombejon, pro la kreskinta enloĝantaro kiel ankaŭ pro higienaj kialoj. Ĝis tiam servis la Malnova tombejo por entombigoj. Tre taŭga evidentiĝis tereno ĉe la iama Elxlebener-vojo. Komisiitis pri la planado de la tombejo kaj la starigo de la kadavrodeponejo la urba arkitekto kaj desegnointruisto ĉe la Metilernejo Paul Kuberka. En la 16-a de aŭgusto 1885 okazis la inaŭguro de la Nova tombejo kaj de la kadavrejo - kun samtaga entombigo de la arkitekto mem. Lia tomboŝtono estis tre modesta.

Responsis pri tombejaĵoj la estrarano eklezia dume la tereno estis donita fare de la urbo. Komence la tombejo havis grandecon de 16 morgoj, ekzistis heredaj tomboj, seriaj tomboj por plenkrekuloj, por infanoj ĝis la aĝo de 6 jaroj / de inter 7-14 jaroj. En la kuro de la tempo iĝis pluraj pligrandiĝoj de la tombejo. En 1908 starigitis ekonomia domo, en 1909 novkonstruitis la domo de la tombeja ĝardenisto kaj en 1910 faritis ŝirma halo. En la 15-a de marto 1918 detruitis la tombeja kapelo, sed ĝia rekonstruo startis ankoraŭ la saman jaron. En 1918 la en 1897 fondita societo por la propagando de kremaciado petis la konstruon de kremaciejo. Tiu ĉi societo havis 250 membrojn, kaj 273 deponis la volon esti kremaciitaj: tiam eblis kremaciado nur en Gotha, Eisenach kaj Vajmaro.

En 1923 la eklezio cedis la responson pri la tombejo al la urbo. En 1924 konstruitis la kremaciejo. Modernigitis la funebra halo. Pro ne plu sufiĉa spaco la tombeja kapelo pligrandigitis en 1933/34 laŭ planoj de la arkitekto Martin Schwarz.

Ekde 1912 ekzistas post muro juda sekcio. La Juda tombejo de Arnstadt funkciis nur ĝis 1939.

Honoraj tomboj[redakti | redakti fonton]

Aldonitis honoraj tomboj por la falintoj de la Unua mondmilito, de la mortintoj dum la Puĉo de Kapp, juda sekcio (1921), sekcio por fremduloj. Post 1945 aliĝis sekcioj por la sovetaj mortintoj kaj la viktimoj de la naziismo. Sur la tuta tombejo troviĝas ne malmultaj belegaj kaj arte valoraj tomboŝtonoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 375-376

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]