Tombo de Jozefo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo de Jozefo
sepulta strukturo [+]
Koordinatoj32° 12′ 46″ N, 35° 17′ 8″ O (mapo)32.212689835.2854733Koordinatoj: 32° 12′ 46″ N, 35° 17′ 8″ O (mapo)

Tombo de Jozefo (Palestina aŭtonomio)
Tombo de Jozefo (Palestina aŭtonomio)
DEC
Tombo de Jozefo
Tombo de Jozefo
Map
Tombo de Jozefo
Vikimedia Komunejo:  Joseph's Tomb [+]
vdr
judoj pilgrimantaj, 2009

La tombo de Jozefo (hebree: קבר יוסף, arabe: قبر يوسف) estas biblia memorloko ĉe la rando de Nablus, Cisjordanio.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Tradicioj tomborilataj datumas gis la 4-a jarcento p.K.. Temas pri unu el la plej sanktaj lokoj de la judoj; sed ankaŭ samaritanoj, kristanoj kaj mahometanoj venis kultumi. Laŭdire estis entombigitaj tie ĉi prapatro Jozefo kaj ties filoj Efraim kaj Manase. Kontraŭas tamen la islama tradicio laŭ kiu estas la tombo jozefa aliloke, en Hebron.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1967 okupiĝis la tuton la armeo israela. Ekde la 12.12.1995 apartenas Nablus al la Palestiniaj teritorioj. En provizora interkonsento pri Cisjordanio kaj Gazaa Sektoro estis oficialigita ke la jozefa tombo restu israela enklavo. Tamen ne ĉesis protestoj fare de palestinanoj. En la 8.10.2000, antaŭvespero de Jom Kipur, marodis araboj la unuan fojon; du jarojn poste kaj en februaro kaj oktobro de 2003 estis similaj agadoj.

En la 24.4.2011 Limor Livnat, nevo de israela ministrino pri edukado kaj membro de ĥasidisma organizo, estis mortpafita fare de policanoj dum li volis viziti la sanktan lokon. Klarigis kaj israelaj kaj arabaj instancoj ke mankis al lia grupo oficiala vizitpermeso.[1] Matene de al 16.10.2015 grupoj de ĉ. 100 palestinanoj intencis bruligi la tombon. Ankoraŭ antaŭ apero de israelaj trupoj la fajro estis estingita fare de palestinaj milicanoj.[2]

Fine de marto 2019 israelaj soldatoj mortpafis du virojn ĵetintajn elaŭte eksplodaĵon en la direkto de la tombo.[3]

Alia atako fare de pluraj dekoj da batalemaj palestinanoj estis nokte antaŭ la 10.4.2022.[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Palästinensische Polizei tötete Neffen israelischer Ministerin." - Ĉe: D, 24.4.2011
  2. "Palestinian rioters set fire to Joseph’s Tomb in Nablus." - Ĉe: Timesofisrael.com, 16.10.2015
  3. "Palästinensische Bombenwerfer bei Josefsgrab getötet." - Ĉe: Israelnetz.com, 20.3.2019
  4. "Palästinenser attackieren Josefsgrab, zwei Israelis angeschossen." - Ĉe: Jüdische Allgemeine, 11.4.2022