Tony Attwood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Attwood
Persona informo
Naskonomo Anthony John Attwood
Naskiĝo 9-an de februaro 1952 (1952-02-09) (72-jaraĝa)
en Birmingham
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Aŭstralio
Alma mater Universitato de SurreyUniversitato de HullUniversitato de Londono
Okupo
Okupo psikologo
TTT
Retejo http://www.tonyattwood.com.au/
vdr

Tony ATTWOODAnthony John Attwood (naskiĝis la 9-an de februaro 1952 en Birmingham, Britio) estas angla psikologo, kiu vivas en Kvinslando, Aŭstralio kaj estas verkinto de multaj libroj, artikoloj kaj prelegoj pri la Asperger-sindromo.[1] La plej konata el liaj libroj estas "Sindromo de Asperger", efika praktika gvidilo por gepatroj kaj terapiistoj. La libro estis tradukita al dudek lingvoj.

En la aĝo de 14 Attwood ekinteresiĝis pri psikologio kaj en 1971, renkontinte du aŭtismajn infanojn, li decidis specialiĝi pri aŭtismo, precipe pri la sindromo de Asperger. Hodiaŭ li loĝas en urbo Brisbano, en Kvinslando, Aŭstralio, kie li ekde 1992 administras klinikon por la diagnozo kaj kuracado de infanoj kaj plenkreskuloj kun Asperger-sindromo kune kun infana psikiatro Brian Ross.

Attwood estas patro de aŭtista filo, Will Attwood, kiu estis diagnozita kiam en siaj 30-aj jaroj dum trijara tempo en malliberejo [2]. Sekve Will Attwood verkis libron pri siaj spertoj pri drogo-dependeco, malliberejo kaj aŭtismo Asperger’s Syndrome and Jail[3].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tony Attwood (1998-01-01). Asperger's syndrome. Jessica Kingsley Pub. ISBN 978-1-85302-577-8.
  • Tony Attwood (2006-11-01). The complete guide to Asperger's syndrome. Jessica Kingsley Pub. ISBN 978-1-84310-495-7.
  • Tony Attwood (2004-09-15). Asperger's Diagnostic Assessment. ISBN 978-1-932565-17-1.
  • Tony Attwood (2013). From Like to Love for Young People with Aspergers Syndrome (Autism Spectrum Disorder): Learning How to Express and Enjoy Affection with Family and Friends. Jessica Kingsley Pub. ISBN 978-0-857007-77-3.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tony Attwood's web site entenas la aŭtobiografiajn informojn
  2. Davey, Melissa, "Why the world expert on Asperger's took 30 years to notice condition in his own son", The Guardian, 2017-09-25. Kontrolita 31-a de januaro 2021.
  3. Attwood, Will. (2018-03-03) Asperger's Syndrome and Jail – A Survival Guide.. Jessica Kingsley Publishers. ISBN 978-1785923715.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]