Tony Stewart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Stewart
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1971 (1971-05-20) (52-jaraĝa)
en Columbus
Ŝtataneco Usono
Alma mater Columbus North High School
Okupo
Okupo NASCAR team owner • aŭtosportisto
TTT
Retejo https://www.tonystewart.com
vdr

Tony Stewart [TOni STUurt] - Piloto en la aŭtosporta serio NASCAR. Naskiĝis je 20-a de majo, 1971 en Columbus, Indianao. Triobla ĉampiono en la tri aŭtoklasoj de USAC en jaro 1995. Konkursis en Indianapolis 500 1996-1999, 2001. Ĉampiono de IRL 1997. `Plej Bona Novulo', NASCAR-a Winston-Pokalo serio 1999. Ĉampiono de la serio en 2002.

Aliaj Notindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1996: Por Indianapolis 500, meritis la polus-pozicion, nomata Plej Bona Novulo.
  • 1999: Gajnis en tri kuradoj en NASCAR, rekorda por novulo, kaj dufoje meritis polus-pozicion.
  • 2000: Gajnis en ses kuradoj en NASCAR, kaj dufoje meritis polus-pozicion.
  • 2001: Konkursis en du kuradoj samtage- en la Indianapolis 500 kaj Coca-Cola 600, entute 1 100 mejlojn (1 760 km) dum la sama tago (rekordo), gajnis en tri kuradoj en NASCAR, meritis unu polus-pozicion, rangis dua je sezonfino.
  • 2002: Gajnis en tri kuradoj en NASCAR, kaj meritis unu polus-pozicion.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.