Toreisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Toreadoro)
Saluto de la toreisto José Tomás en Almería (aǔgusto 2008).

Toreisto estas la nomo de la homo, kiu partoprenas al spektaklo de toreo, tio estas, lukto kontraŭ taŭro en publika areno.

La plej famaj venas el HispanioHispanameriko, sed kurioze la nomo toreadoro, kvankam oficiala en Esperanto kaj kutima en aliaj lingvoj, mem ne venas el la hispana lingvo, kie oni uzas la vorton torero.

Principe oni povas uzi la vorton taŭristo por ĉiuj homoj partoprenantaj en la spektaklo, kaj matadoro por tiu ludanta la plej gravan rolon en la hispana corrida. Tamen, ankaŭ la unuan vorton oni uzas ĝenerale nur por tiu ĉi lasta signifo. Komence, La antaŭa ŝtupo de kariero por esti taŭristo estas tiu de novillero, kiu batalas kontraŭ pli junaj taŭridoj.

Famaj toreistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]