Torkalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Torkalo aŭ en hispana El Torcal de Antequera [torKAL anteKEra] estas natura loko de 1.171 hektaroj, situa en la municipaj teritorioj de Antekero kaj Villanueva de la Concepción, en la provinco Malago ĉe la ŝoseo A-45 en Andaluzio (Hispanio). Ĝi estas konata ĉefe pro la kapricaj formoj kiujn la diversaj agentoj de erozio skulptis en ties kalkenhavaj rokoj. Tio konstituas elstaran ekzemplo de karsta pejzaĝo. En la jaro 1929 oni agnoskis la areon kiel unua Natura Loko Protektita Andaluzia de Nacia Intereso.[1]. En 1978 oni deklaris ĝin Parko de Natura Rezervejo,[2] en 1989 Natura Loko.[3] En 2014 oni deklaris ĝin Zona Especial de Conservación.[4] La montaro ĝuas deklaron de Zona Especial para la Protección de las Aves ZEPA, fare de la Consejería de Medio Ambiente y Ordenación del Territorio de la Junta de Andalucía.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Real Orden de 11a de julio de 1929
  2. Real Decreto 3062/1978, de 27a de oktobro, pri deklaro de la natura parko Torcal de Antequera
  3. Ley 2/1989, de 18a de julio, laŭ kiu oni aprobis la Inventarion de Naturaj Lokoj Protektitaj de Andaluzio [1] Konsultita la 5an de Novembro 2016.
  4. Decreto 222/2013, de 5 de noviembre, por el que declaran las Zonas Especiales de Conservación Torcal de Antequera (ES0000032), Los Reales de Sierra Bermeja (ES6170004), Sierra Crestellina (ES6170005) y Desfiladero de los Gaitanes (ES6170003), se amplía el ámbito territorial del Paraje Natural Torcal de Antequera y se aprueba el Plan de Ordenación de los Recursos Naturales de los Parajes Naturales Torcal de Antequera, Los Reales de Sierra Bermeja, Sierra Crestellina y Desfiladero de los Gaitanes [2] Konsultita la 5an de Novembro 2016.