Torquemada (Palencia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torquemada
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34230
Demografio
Loĝantaro 949  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 4° 19′ U (mapo)42.0340573-4.3189266Koordinatoj: 42° 2′ N, 4° 19′ U (mapo) [+]
Alto 741 m [+]
Areo 83,63 km² (8 363 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torquemada (Provinco Palencio)
Torquemada (Provinco Palencio)
DEC
Torquemada
Torquemada
Situo de Torquemada
Torquemada (Hispanio)
Torquemada (Hispanio)
DEC
Torquemada
Torquemada
Situo de Torquemada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torquemada [+]
vdr

Torquemada [torkeMAda] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Torquemada estas etimologie komprenebla kiel Bruligita Turo. Tiukadre aperas en la blazono turo dum incendio.

La vorto Torquemada fifamiĝis kiel familinomo de grava estro de Inkvizicio nome Tomás de Torquemada.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Muelejo.
Ponto super la rivero Pisuerga.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 83,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 970 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 2 000 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi estas 22 km de Palencio, provinca ĉefurbo, borde de la rivero Pisuerga.

La municipa teritorio limas kun Villamediana, Astudillo, Cordovilla la Real, Herrera de Valdecañas, Villaviudas kaj Hornillos de Cerrato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En Torquemada naskiĝis la infantino Katarina, kiu poste estis reĝino de Portugalio. Tiu infantino estis filino de Johanino de Kastilio, alinome "Juana la loca" (la frenezulino) kaj de Filipo de Habsburgo, alinome "Filipo la Belulo". Tiu infantino naskiĝis la 14an de Januaro 1507 en tiu palencia urbo, postmorta filino de sia patro, kiu mortis antaŭ la nasko de la filino. En la loka preĝejo restis la neenterigita kadavro de Filipo de Habsburgo dum tri monatoj, dum patologiaj ĵaluzoj faris, ke Johanino ne permesis la envenon de virino, konsiderante, ke la mortinta edzo estis tro amindumema.

En Torquemada estas la blazondomo de la fama verkisto José Zorrilla y Moral, aŭtoro, inter aliaj literaturaĵoj, de "Don Juan Tenorio". Zorrilla kutimis somerumi tie, kaj tion memorigas memortabulo sur la fasado de lia feritempa rezidejo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, kapsikoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun rura turismo kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj, la ermitejo, la ponto de 25 arkoj super la rivero Pisuerga, ĉeriveraj distrejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]