Torre Val de San Pedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torre Val de San Pedro
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40171
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 190  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 4′ N, 3° 52′ U (mapo)41.073888888889-3.8711111111111Koordinatoj: 41° 4′ N, 3° 52′ U (mapo) [+]
Alto 1 119 m [+]
Areo 44,22 km² (4 422 ha) [+]
Torre Val de San Pedro (Provinco Segovio)
Torre Val de San Pedro (Provinco Segovio)
DEC
Torre Val de San Pedro
Torre Val de San Pedro
Situo de Torre Val de San Pedro
Torre Val de San Pedro (Hispanio)
Torre Val de San Pedro (Hispanio)
DEC
Torre Val de San Pedro
Torre Val de San Pedro
Situo de Torre Val de San Pedro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre Val de San Pedro [+]
vdr

Torre Val de San Pedro [TOre baldesanPEdro] estas municipo en la centrosudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Torre Val de San Pedro estas komprenebla etimologie kiel Turo de la Valo de Sankta Petro. Ĝi enhavas la loĝlokojn La Salceda (Salikejo), Torre Val de San Pedro (municipa sidejo) kaj Valle de San Pedro (Valo de Sankta Petro).

Torre Val de San Pedro en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia montara municipa teritorio okupas totalan areon de 44,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 197 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed lastatempe eltenas loĝantaron pro proksimeco al Madrido kaj Segovio.

Ĝi distas 27 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Pelayos del Arroyo, Santiuste de Pedraza, Aldealengua de Pedraza, Collado Hermoso, Navafría, Pinilla del Valle (Madrid) kaj Lozoya (Madrid). Ĝi estas sur la deklivaro de la Sierra de Guadarrama, proksime al la provinco Madrido. Ĝi apartenas al la Comunidad de Villa y Tierra de Pedraza kaj ĉefa ŝoseo estas komunikilo kun Pedraza.

La plej elstaraj montopintoj de la teritorio estas El Nevero (2209 m), Los Pelados (2138 m), Collado del Porrinoso (2091 m) kaj Pelado (2057 m). Parto de la municipa teritorio estas ene de la Nacia Parko Sierra de Guadarrama. La altitudo de la municipo gamas inter 2209 m (El Nevero) kaj 1030 m borde de la rivero Cega. La domaro staras je 1119 m super la marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj), brutobredado (ŝafoj) kaj forstado. Lastatempe funkciado de servoj kaj rura turismo plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la tri preĝejoj, ermitejo, tri hufumejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]