Torreadrada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torreadrada
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40313
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 52  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 3° 50′ U (mapo)41.444166666667-3.8397222222222Koordinatoj: 41° 27′ N, 3° 50′ U (mapo) [+]
Alto 186 m [+]
Areo 33 km² (3 300 ha) [+]
Torreadrada (Provinco Segovio)
Torreadrada (Provinco Segovio)
DEC
Torreadrada
Torreadrada
Situo de Torreadrada
Torreadrada (Hispanio)
Torreadrada (Hispanio)
DEC
Torreadrada
Torreadrada
Situo de Torreadrada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torreadrada [+]
vdr

Torreadrada [toreaDRAda] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Torreadrada estus komprenebla etimologie kiel Turo Laŭvica (vidu suben).

Torreadrada en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 50 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 75 el jaro 1991.

Ĝi distas 81 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Valtiendas, La Sequera de Haza, Aldeanueva de la Serrezuela, Fuentesoto, Aldeanueva de la Serrezuela, Castro de Fuentidueña, Castrojimeno kaj Castroserracín.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio, en la Comunidad de Villa y Tierra de Fuentidueña. En Mezepoko okazis reloĝado.

Torreadrada estis menciita jam meze de la 10-a jarcento, kiel Fontem Aderata, kiam la grafo de Monzón, Asur Fernández donas la lokon al la monaĥejo de San Pedro de Cardeña en Burgos. Ties nomo signifu 'la fonto kiu estis profitata laŭvice'. La preĝejo estis romanika, kaj ĝi konservas romanikan baptujon, pordegon kaj kapitelojn; la cetero estas de baroka epoko (18-a jarcento).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj forstado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, fontoj, lavejo kaj vinkeloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]