Torrecilla del Pinar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrecilla del Pinar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40359
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 180  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 4° 2′ U (mapo)41.374166666667-4.0377777777778Koordinatoj: 41° 22′ N, 4° 2′ U (mapo) [+]
Alto 875 m [+]
Areo 19,61 km² (1 961 ha) [+]
Torrecilla del Pinar (Provinco Segovio)
Torrecilla del Pinar (Provinco Segovio)
DEC
Torrecilla del Pinar
Torrecilla del Pinar
Situo de Torrecilla del Pinar
Torrecilla del Pinar (Hispanio)
Torrecilla del Pinar (Hispanio)
DEC
Torrecilla del Pinar
Torrecilla del Pinar
Situo de Torrecilla del Pinar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrecilla del Pinar [+]
vdr

Torrecilla del Pinar [toreZIlja delpiNAR] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Torrecilla del Pinar estas etimologie komprenebla kiel Tureto de la Pinaro.

Torrecilla del Pinar en la provinco Segovio.
Torrecilla del Pinar.
Vinkeloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 174 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 150 el 1991.

Ĝi distas 57 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Fuentepiñel, Fuente el Olmo de Fuentidueña, Cozuelos de Fuentidueña, Adrados kaj Fuentidueña. Trapasas la loĝlokon la provinca ŝoseo SG-V-2136 kiu konektas kun Fuente el Olmo de Fuentidueña oriente kaj Lastras de Cuéllar kaj Hontalvilla sudokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas vinkeloj, la preĝejo kaj la ermitejo de la Virgulino de la Pinaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]