Torreiglesias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torreiglesias
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40192
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 256  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 4° 2′ U (mapo)41.101944444444-4.0325Koordinatoj: 41° 6′ N, 4° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 029 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Torreiglesias (Provinco Segovio)
Torreiglesias (Provinco Segovio)
DEC
Torreiglesias
Torreiglesias
Situo de Torreiglesias
Torreiglesias (Hispanio)
Torreiglesias (Hispanio)
DEC
Torreiglesias
Torreiglesias
Situo de Torreiglesias

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torreiglesias [+]
vdr

Torreiglesias [toreiGLEsjas] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Torreiglesias estas etimologie komprenebla kiel Turo(j) de Preĝejo(j). Tiukadre aperas du preĝejturoj en la blazono sur blua fono.

Torreiglesias en la provinco Segovio.
Torreiglesias.
Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción, Torreiglesias.
Losana de Pirón.
Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción, Losana de Pirón.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 55,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 261 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 150 nur el la jaro 2000.

La municipo estas formata de jenaj loĝlokoj:

  • Losana de Pirón, municipo sendependa ĝis 1970, submunicipiĝinta en 1986.​
  • Otones de Benjumea, municipo sendependa ĝis 1972.
  • Torreiglesias (municipa ĉefurbo).

Ĝi distas 28 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Escalona del Prado, Sauquillo de Cabezas, Turégano, Escobar de Polendos, Cabañas de Polendos, Adrada de Pirón, Brieva kaj Pelayos del Arroyo. Ĝi estas proksime de la Sierra de Guadarrama..

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia epokoj nome de Neolitiko en la Cueva de la Vaquera, aŭ Fuente Dura. (41°5′8″N 4°3′31.5″O) en Losana de Pirón proksime al la rivero Pirón kaj al la rivero Viejo.​

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]