Torrellas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Torrellas (Zaragoza))
Torrellas
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50512
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 237  (2023) [+]
Loĝdenso 94 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 1° 46′ U (mapo)41.895-1.7691666666667Koordinatoj: 41° 54′ N, 1° 46′ U (mapo) [+]
Alto 570 m [+]
Areo 2,531126 km² (25 3.1 126 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrellas (Provinco Zaragozo)
Torrellas (Provinco Zaragozo)
DEC
Torrellas
Torrellas
Situo de Torrellas
Torrellas (Hispanio)
Torrellas (Hispanio)
DEC
Torrellas
Torrellas
Situo de Torrellas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrellas [+]
vdr

Torrellas [toREljas] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Torrellas estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas tre malgrandan teritorion sude de Tarazona. La altitudo gamas inter 630 metroj sude, ascende al la montaro Sierra del Moncayo, kaj 500 metroj borde de la rivero Queiles.

La loĝloko Torrellas mem estas je 89 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 4 km de Tarazona, komarka ĉefurbo. Ĝi estas sur 570 msm.

Nordokcidente: Tarazona Norde: Tarazona Nordoriente: Tarazona
Okcidente: Tarazona Oriente: Tarazona kaj Santa Cruz de Moncayo
Sudokcidente: Los Fayos Sude: Los Fayos kaj Santa Cruz de Moncayo Sudoriente: Santa Cruz de Moncayo

Historio[redakti | redakti fonton]

Eble estis setlejo de keltiberoj, ĉar oni trovis skribaĵojn en keltibera lingvo.

Mudeĥara sonorilturo de la Preĝejo de Sankta Marteno.
Pordego de la Preĝejo de Sankta Marteno.

La araboj, certe la kreintoj de la nuna urba kerno, restis tie ĝis 1610 (dato de la forpelo de la moriskoj el Aragono). De la islama epoko devenas granda parto de la reto de irigaciaj kanaletoj kiuj nutras la fruktoĝardenojn kaj ankaŭ la urba strukturo en sia plej antikva parto. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Torrellas estis konkerita de kristanoj samjare.

La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Ili havis juran entecon propre, kun decidoj fare de la "aljama", islama komunumo, kaj ili rajtis partopreni en la kunsidoj de la konsilantaro.

Kiel teritorio lima inter Navaro kaj Aragono, eble por ioma periodo ĝi apartenis al Navaro post la morto de Alfonso la 1-a kaj la separo de ambaŭ regnoj. En 1264 Jakobo la 1-a I donis la urbon kaj la kastelon al García Romei, kun la reĝaj rentoj de Bierlas, nuna Vierlas. Komence de la 14-a jarcento ĝi revenis al la krono, kiu donis ĝin alla familio Loriz.

La 8an de aŭgusto 1304 oni decidis la Arbitracion de Torrellas, dum kunsido de la reĝoj Denizo la 1-a de Portugalio, la ĉefepiskopo de Zaragoza, Jimeno de Luna, reprezente de la Regno Aragono, kaj la infanto Johano de Kastilio, reprezente de la Regno Kastilio. La celo de la negocado estis finigi la disputojn inter Kastilio kaj Aragono pri la posedo de la regno Murcia.​ La decido favore al Kastlio estis aprobitaj de la reĝoj Fernando la 4-a de Kastilio, Jakobo la 2-a de Aragono, Denizo la 1-a de Portugalio kaj Muhammad la 3-a de Granada.

En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj. Torrellas perdis tiukadre 2 000 personojn kaj demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Torrellas oni malaltiĝis ĝis nunaj 236 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas tre diversaj, ekzemple jenaj:

  • Preĝejo de Sankta Marteno, kiu konservas la malsupran parton de la iama moskeo, kiu estis reformita en la 17-a jarcento por adapto al la kristana kulto. Elstaras la oklatera mudeĥara sonorilturo.
  • De la kastelo oni konservas nur la ĉefturon, aligita al antikva ermitejo, kiu nun estas nur stokejo.
  • Cefa placo, kun portikaro, kie iam oni okazigis bazaron. Elstaras la fasado de la iama rezidejo de la dukoj de Villahermosa.
  • Interpretej La Huella del Islam (La spuro de Islamo), pri la islama heredaĵo de la komarko.​

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]