Fiumicino
Fiumicino | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Latio | ||||
Provinco | RM Romo | ||||
Geografia situo | 41° 46′ N, 12° 14′ O (mapo)41.76666666666712.233333333333Koordinatoj: 41° 46′ N, 12° 14′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 4 m | ||||
Areo | 213 km² | ||||
Loĝantaro | 81 426 (2023) | ||||
Loĝdenso | 381 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Aranova, Castel di Guido, Focene, Fregene, Isola Sacra, Maccarese, Malagrotta, Pantano di Grano, Passoscuro, Torrimpietra, Palidoro, Testa di Lepre, Tragliata kaj Tragliatella | ||||
Najbaraj komunumoj | Anguillara Sabazia, Cerveteri, Ladispoli kaj Romo | ||||
Patrono | Hipolito | ||||
Festa tago | 5-a de oktobro | ||||
Nomo de loĝantoj | fiumicinesi | ||||
Poŝtkodo | 00054 | ||||
Imposta kodo | M297 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 058120 | ||||
Telefona prefikso | 06 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Fiumicino - prononco [fjumiĈI:no] - estas komunumo de centra Italio, kreita en 1992 per regiona leĝo n-o 25 de la 6-a de marto 1992 kiu disprenis parton de la teritorio de la komunumo de Romo.
Pli precize, transiris al la nova komunumo parto de la distrikto XIV de la komunumo de Romo enhavanta sep zonojn: Z.XXXVI Isola Sacra, Z.XXXVII Fiumicino, Z.XXXVIII Fregene, Z.XLII Maccarese Sud, Z.XLIII Maccarese Nord (kies eta parto restis ĉe Romo), Z.XLVI Torrimpietra kaj Z.XLVII Palidoro. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Romo, kiu ekde 2015 havas novan nomon metropola urbo Romo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 81 426 loĝantoj sur areo de 213,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 381 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Hipolito, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Najbaras la komunumoj Cerveteri, Romo, Anguillara Sabazia kaj Ladispoli. En la teritorio de la komunumo troviĝas la ĉefa flughaveno de Romo "Leonardo da Vinci" kaj stranda submunicipo Passo Oscuro.