Trabazos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trabazos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49516
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 859  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 6° 30′ U (mapo)41.747222222222-6.4930555555556Koordinatoj: 41° 45′ N, 6° 30′ U (mapo) [+]
Alto 736 m [+]
Areo 93,26 km² (9 326 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Trabazos (Provinco Zamoro)
Trabazos (Provinco Zamoro)
DEC
Trabazos
Trabazos
Situo de Trabazos
Trabazos (Hispanio)
Trabazos (Hispanio)
DEC
Trabazos
Trabazos
Situo de Trabazos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trabazos [+]
vdr

Trabazos [traBAzos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Trabazos estas etimologie tradukebla al TrabdomoTrabejo, kiel loko de kie oni elprenis trabojn por konstruaĵoj; tiu vorto estas latindevena kaj galeg-portugala sed ne uzata en hispana lingvo ("viga"), dum en Portugalio ekzistas Travassos kaj Travaços.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Latedo, Nuez, San Martín del Pedroso, Trabazos kaj Villarino Tras la Sierra, okupas totalan areon de 93,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 835 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 73 km de Zamoro, provinca ĉefurbo kaj limas kun Portugalio.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: preĝejoj, popola arkitekturo, arkeologio, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]