Tractatus de Purgatorio Sancti Patricii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tractatus de Purgatorio Sancti Patricii
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Henry of Saltrey
Lingvoj
Lingvo Mezepoka latino
Eldonado
Eldondato 12-a jarcento
Ĝenro vojaĝa literaturo
vdr

La Tractatus de Purgatorio Sancti Patricii (latine) aŭ traktato de la purgatorio de Sankta Patriko estas verko el la jaroj 1179 ĝis 1190[1] en mezlatina prozo kaj priskribas la transajn spertojn de la kavaliro Owein en la purgatorio de la sankta Patriko.

La abato de la aŭgustana monaĥejo detalas al la kavaliro Owein la torturojn, kiuj atendas lin en la purgatorio de la sankta Patriko, Liono 1506.

Aŭtoro de la verko estas monaĥo, identigita nur de la komenclitero "H", de la cisterciana abatejo Sawtry, Cambridgeshire, Anglio. La verko estis furorlibro de la mezepoko, ĉar dum tri jarcentoj ĝi estis daŭre kopiita kaj tradukita en multajn lingvojn.[2] Pro tiu verko la purgatorio de la sankta Patriko iĝis la ĉefa pilgrimejo de Irlando, kiu allogis dum la mezepoko pilgrimulojn el la tuta Eŭropo.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Michel Picard kaj Yolande de Pontfarcy: Saint Patrick's Purgatory: A Twelfth Century Tale of a Journey to the Other World. Four Courts Press, Dublin 1985, ISBN 0-906127-91-2. (Enhavas tradukon de la teksto en la nuntempan anglan, detalan enkondukon kaj bibliografion.)
  • Robert Easting: St Patrick's Purgatory: Two versions of Owayne Miles and the Vision of William of Stranton together with the long text of the Tractatus de Purgatorio Sancti Patricii. Early English Text Society, Oxford University Press, Oxford 1991, ISBN 0-19-722300-1.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la artikolon de Easting pri la datumo, p. 782, kaj la enkondukon de Pontfarcy, p. 18.
  2. Vidu. p. xvii de la eldono de Robert Easting: It has been called 'one of the best-sellers of the Middle Ages. Easting rilatas ĉi tie al Shane Leslie: Saint Patrick's Purgatory: A Record from History and Literature, London 1932, p. xvii.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Robert Easting: The Date and Dedication of the Tractatus de Purgatorio Sancti Patricii. El: Speculum, Jahrgang 53, Heft 4, Oktober 1978, S. 778–783.
  • Carol G. Zaleski: St. Patrick's Purgatory: Pilgrimage Motifs in a Medieval Otherworld Vision. El: Journal of the History of Ideas, Jahrgang 46, Heft 4, Oktober bis Dezember 1985, S. 467–485.