Tradicia animacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ekzemplo de tradicia animacio, nome ĉevalo animaciita per rotoskopio (turnigo) laŭ la ekzemplo de fotoj de Eadweard Muybridge de la 19-a jarcento; po 12 kadroj por 1 sekundo estas la tipa rapido por limigita animacio.

Tradicia animacio (nomita ankaŭ ĉel-animacio aŭ man-farita animacio) estis la procezo uzata por plej animaciaj filmoj de la 20a jarcento.[1] La unuopaj bildoj de tradicia animacia filmo estas fotoj de desegnoj, unue desegnitaj sur papero.[2] Por krei la iluzion de movo, ĉiu desegno diferencas iomete el tiu antaŭa. La desegnoj de la animaciistoj estas markitaj aŭ fotokopiitaj al travideblaj acetataj folioj nomitaj cel,[3] kiuj estas plenitaj el pentraĵoj laŭ atribuitaj koloroj aŭ nuancoj ĉe la mala flanko al la liniaj desegnoj.[4] La kompletigitaj rolulaj celoj estas fotitaj unu post alia antaŭ pentrita fono fare de fonkamerao al filmo.[5]

La tradicia procezo de acetata animacio iĝis eksmoda komence de la 21a jarcento. Nuntempe, la desegnoj kaj fonoj de la animaciistoj estas ĉu skanitaj aŭ rekte desegnita en komputila sistemo.[6] Variaj softvaraj programoj estas uzataj por kolorigi la desegnojn kaj ŝajnigi la kamerajn movadon kaj efikojn.[7] La fina animaciita peco estas produktita al unu el kelkaj komunikilaj rimedoj, kiaj la tradicia filmo 35mm kaj pli novaj komunikilaj rimedoj kiaj la cifereca video.[8] La "aspekto" de la tradicia acetata animacio estas ankoraŭ konservata, kaj la laboro de la rolula animaciisto restis esence la sama dum ĉirkaŭ la pasintaj 70 jaroj.[9] Kelkaj animaciistaj produktoroj uzis la terminon "tradicifereca" (ludo kunmetante la vortojn "tradicia" kaj "cifereca") por priskribi la acetatan animacion kiu faras etendan uzadon de la komputilaj teknologioj.

Ekzemploj kaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de filmoj de tradicia animacio estas Pinokjo (Usono, 1940),[10] Animal Farm (Unuiĝinta Reĝlando, 1954), kaj La Iluziisto (Brit-Franca, 2010). Filmoj de tradicia animacio kiuj estis produktitaj danke al la helpo de komputila teknologio estas la jenaj The Lion King (Usono, 1994), La Princo de Egipto (Usono, 1998), Akira (Japanio, 1988),[11] La vojaĝo de Ĉihiro (Japanio, 2001), Les Triplettes de Belleville (Francio, 2003), kaj Brendan kaj la sekreto de Kells (Irland-Franc-Belga, 2009).

  • Plena animaciokompleta animacio referencas al la procezo produkti alt-kvalitajn tradicianimaciitajn filmojn kiuj regule uzu detalajn desegnojn kaj akuratan movadon,[12] havante mildan animacian efikon.[13] Tutanimaciitaj filmoj povas esti farataj laŭ vario de stiloj, el pli realismecaj animaciitaj verkoj kiel tiuj produktoritaj de la animaciaj studioj de Walt Disney Company nome (La marvirineto, Beauty and the Beast, Aladino, The Lion King) al pli 'kartunecaj' stiloj de la animaciaj studioj de Warner Bros.. Multaj el la animaciaj roluloj de Disney estas ekzemploj de tutanimacio, kiel estas la ne-Disnejaj artaĵoj, The Secret of NIMH (Usono, 1982), The Iron Giant (Usono, 1999), kaj Nocturna (Hispanio, 2007). Tutanimaciaj filmoj estas animaciitaj je 24 bildoj por sekundo, kun kombino de animacio en unuaj kaj duaj, signife ke desegnoj povas esti tenitaj por unu bildo el 24 aŭ por du bildoj el 24.[14]
  • Limigita animacio konsistas en la uzado de malpli detalaj aŭ pli stiligitaju desegnoj kaj metodoj de movo kutime agitia aŭ "saltema" movado animacia.[15] Limigita animacio uzas pli malmultajn desegnojn por sekundo, kaj tiele ĝi limigas la fluecon de la animacio. Tiu estas pli malmultekosta tekniko. Pionirita de la artistoj de la usona studio United Productions of America,[16] la limigita animacio povas esti uzata kiel metodo de stiligita arta esprimiveco, kiel ĉe Gerald McBoing-Boing (Usono, 1951), Yellow Submarine (U.Reĝ., 1968), kaj kelka animeo produktorita en Japanio.[17] Ties unuaranga uzado, tamen, estis por produktado de kost-efikaj animaciaj enhavoj por rimedoj por televido (nome la verko de Hanna-Barbera,[18] Filmation,[19] kaj aliaj televidaj animaciaj studioj[20]) kaj poste per Interreto (retaj kartunoj per Flash).
  • RotoscopingTurnoskopio estas tekniko patentita de Max Fleischer en 1917 laŭ kiu animaciistoj registras movadon per rekta agado, uzante bildon post bildo.[21] La fonta filmo povas esti rekte kopiita el la skizoj de aktoroj al animaciitaj desegnoj,[22] kiel ĉe The Lord of the Rings (Usono, 1978), aŭ uzata en stiligita kaj esprimiva maniero, kiel en Waking Life (Usono, 2001) kaj A Scanner Darkly (Usono, 2006). Kelkaj aliaj ekzemploj estas Fire and Ice (Usono, 1983), Heavy Metal (1981), kaj Aku no Hana (Japanio, 2013).
  • Rektagado/animacio estas tekniko kiu kombinas mandesegnitajn rolulojn en rektagadaj filmaĵoj aŭ rektagadajn aktorojn en animaciitaj filmaĵoj.[23] Unu el la plej fruaj uzoj estis en Koko la Klaŭno (1920-aj jaroj) kiam Koko estis desegnita super rektagada filmaĵo.[24] Aliaj ekzemploj estas Who Framed Roger Rabbit (Usono, 1988), Space Jam (Usono, 1996) kaj Osmosis Jones (Usono, 2001).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. White 2006, p. 31.
  2. Beckerman 2003, p. 153.
  3. Thomas & Johnston 1981, pp. 277–279
  4. Laybourne 1998, p. 203
  5. White 2006, pp. 195–201.
  6. White 2006, p. 394.
  7. Culhane 1990, p. 296.
  8. Laybourne 1998, pp. 35–36, 52–53.
  9. Williams 2001, pp. 52–57.
  10. Solomon 1989, pp. 63–65
  11. Beckerman 2003, p. 80.
  12. Culhane 1990, p. 71.
  13. Culhane 1990, pp. 194–195.
  14. Laybourne 1998, pp. 25–26.
  15. Beckerman 2003, p. 142.
  16. Beckerman 2003, pp. 54–55.
  17. Ledoux 1997, p. 24, 29.
  18. Lawson & Persons 2004, p. 82.
  19. Solomon 1989, p. 241.
  20. Lawson & Persons 2004, p. xxi.
  21. Crafton 1993, p. 158.
  22. Laybourne 1998, pp. 163–164
  23. Laybourne 1998, pp. 162–163
  24. Beck 2004, pp. 18–19.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beck, Jerry (2004). Animation Art: From Pencil to Pixel, the History of Cartoon, Anime & CGI. Fulhamm London: Flame Tree Publishing. ISBN 978-1-84451-140-2.
  • Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5.
  • Crafton, Donald (1993). Before Mickey: The Animated Film 1898–1928. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-11667-0.
  • Culhane, Shamus (1990). Animation: Script to Screen. St. Martin's Press. ISBN 0-312-05052-6.
  • Lawson, Tim; Persons, Alisa (2004). The Magic Behind the Voices [A Who's Who of Cartoon Voice Actors]. University Press of Mississippi. ISBN 1-57806-696-4.
  • Laybourne, Kit (1998). The Animation Book: A Complete Guide to Animated Filmmaking– from Flip-books to Sound Cartoons to 3-D Animation. New York: Three Rivers Press. ISBN 0-517-88602-2.
  • Ledoux, Trish (1997). Complete Anime Guide: Japanese Animation Film Directory and Resource Guide. Tiger Mountain Press. ISBN 0-9649542-5-7.
  • Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1.
  • Thomas, Frank; Johnston, Ollie (1981). Disney Animation: The Illusion of Life. Abbeville Press. ISBN 0-89659-233-2.
  • White, Tony (2006). Animation from Pencils to Pixels: Classical Techniques for the Digital Animator. Milton Park: Taylor & Francis. ISBN 978-0-240-80670-9.
  • Williams, Richard (2001). The Animator's Survival Kit. Faber and Faber. ISBN 978-0-571-20228-7.