Tradukcentro por la Instancoj de Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradukcentro por la Instancoj de Eŭropa Unio
emblemo
decentralised agency of the European Union
Komenco 1994 vd
Geografia situo 49° 37′ 6″ N, 6° 8′ 46″ O (mapo)49.6184616.146078Koordinatoj: 49° 37′ 6″ N, 6° 8′ 46″ O (mapo)
Lando(j) Luksemburgo vd
Sidejo Luksemburgo
Tradukcentro por la Instancoj de Eŭropa Unio (Luksemburgo)
Tradukcentro por la Instancoj de Eŭropa Unio (Luksemburgo)
DEC
Tradukcentro por la Instancoj de Eŭropa Unio
Tradukcentro por la Instancoj de Eŭropa Unio
Map
Tradukcentro por la Instancoj de Eŭropa Unio
Tipo Agentejo de Eŭropa Unio
Prezidanto Christos Ellinides
Ĝenerala direktoro Ildikó Horváth
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Tradukcentro por la Instancoj de Eŭropa Unio estas EU-agentejo kun sidejo en Luksemburgo. Ĝia ĉefa rolo estas trakti la diversajn multlingvajn komunikajn bezonojn de eŭropuniaj institutoj, instancoj kaj agentejoj. La Centro ankaŭ kontribuas al interinstitucia kunlaboro inter la malsamaj tradukservoj de la Eŭropa Unio kun la celo antaŭenigi la uzon de EU-terminologio kaj kunhavigi la plej bonajn ilojn kaj praktikojn en la lingva kampo.

Ĝi provizas servojn en la 24 oficialaj lingvoj de EU kaj en diversaj lingvoj de eksteraj landoj, farante entute pli ol 700 lingvajn kombinaĵojn.

Historio kaj jura kadro[redakti | redakti fonton]

La Konsilio de la Eŭropa Unio adoptis la Reglamenton (EK) n-ro 2965/94, kiu establas la Centron, la 28-an de novembro 1994[1]. Ĝi estis reviziita dufoje: la unuan fojon en 1995 per la Reglamento n-ro 2610/95 de la Konsilio, por etendi la agadon de la Centro al institucioj kaj instancoj kun tradukservo kaj plifortigi la interinstitucian kunlaboron en la kampo de tradukado[2] kaj, la duan fojon, en 2003 per Reglamento n-ro 1645/2003 de la Konsilio, por harmoniigi iujn dispoziciojn kun la Reglamento de la Konsilio pri la Financa Reglamento aplikebla al la ĝenerala buĝeto de la Eŭropaj Komunumoj[3].

Misio[redakti | redakti fonton]

La misio de la Centro estas duobla: ĝi devas unue liveri lingvajn servojn al EU-malcentralizitaj instancoj (ĉefe EU-agentejoj) kaj ankaŭ al eŭropaj institucioj, se konvene, surbaze de kunlabora interkonsento subskribita kun ĉiu kliento. Ĝia dua misio estas kontribui al interinstitucia kunlaboro inter la diversaj tradukservoj de EU, kun la celo raciigi labormetodojn kaj harmoniigi procedurojn.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Administra estraro[redakti | redakti fonton]

La Centro estas regata de Administra Estraro, formita de reprezentantoj de la Membro-Ŝtatoj, same kiel du reprezentantoj de la Eŭropa Komisiono. La Administra Estraro estas prezidata de la Ĝenerala Direktoro pri Tradukado ĉe la Eŭropa Komisiono (nuntempe Christos Ellinides).

Direkto[redakti | redakti fonton]

La leĝa reprezentanto de la Centro estas ĝia direktoro aganta ekde la 1-a de februaro 2022, Ildikó Horváth, kiu respondecas pri ĝia ĉiutaga administrado kaj kiu raportas al ĝia estraro.

Interaktiva Terminologio por Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Kadre de sia dua misio, la Centro administras IATE-on, la plej grandan terminologian datumbazon en la mondo, nome de la eŭropaj institucioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]