Trafiksignaloj
Trafiksignoj regulas la trafikon sur publikaj stratoj. Ili estas preskriboj de ŝtataj aŭtoritatoj kaj jure devigaj por ĉiuj trafikantoj. Trafiksignoj estas i.a. semaforoj kaj aliaj trafiklumoj, veturejaj markoj (ekzemple leno-disigaj strioj, haltstrioj antaŭ semaforo ktp.), trafik-tabuloj kaj man-signaloj de trafik-policistoj.
Trafik-tabuloj montras facile kompreneblajn piktogramojn kaj "ordonas", "avertas" aŭ "informas". Tabuloj indikantaj direktojn al iuj cellokoj (ekzemple al la urbocentro aŭ alia urbo) ne apartenas al trafik-tabuloj en strikta senco, ĉar ili ne havas karakteron de ŝtata preskribo. Ilin oni nomas voj-indikantaj tabuloj.
Inter la diversaj klasoj de trafiksignoj ekzistas jena hirarkio: Plej altan prioritaton havas man-signaloj kaj ordonoj de policistoj, poste trafiklumoj kaj semaforoj, poste trafik-tabuloj kaj veturejaj markoj kaj laste ĝeneralaj reguloj kiel "dekstre antaŭ live" (en landoj kun dekstraflanka trafiko).
Internacia unuecigo
Estas strebo internacie unuecigi trafiksignojn por faciligi transliman trafikon kaj altigi trafik-sekurecon. Al tio celas diversaj traktatoj de internacia juro kiel ekzemple la "Viena Traktato pri Trafiksignoj" de la 8-a de novembro 1968[1]. Unu el la plej konataj ekzemploj estas la ruĝa okangula "halt!"-tabulo, kiu en multaj landoj havas la surskribon "STOP". Aliaj reguloj ĝis hodiaŭ ne estas harmoniigitaj, ekzemple la reguloj pri la prioritata enveturado en trafikcirklon.
Kritiko
Tro multaj trafiksignoj povas konfuzi trafikantojn. Ekzistas diversaj provoj forte malpliigi trafiksignojn kaj precipe trafik-tabulojn. Kelkaj komunumoj en Nederlando, Belgio kaj Danio eksperimente forigis preskaŭ ĉiujn trafiksignojn kaj laŭ la principo de la "dividita spaco" (angle "shared space") lasas la trafikantojn aŭtonome reguli la trafikon. Laŭ akompanaj studoj la rezultoj estus kontentigaj. Pliiĝo de akcidentoj ne estus konstatebla.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Wiener Übereinkommen über den Straßenverkehr (en la germana)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke Aŭstriaj trafiksignoj (ÖAMTC)
Aliaj projektoj
Trafiksignoj laŭ landoj: