Traktato de Schönbrunn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Schönbrunn kaj ties ĝardenoj, pentraĵo de Bernardo Bellotto (1758/61)

La Traktato de Schönbrunn (France: Traité de Schönbrunn; Germane: Friede von Schönbrunn), foje konata kiel Traktato de Vieno, estis subskribita de reprezentantoj de Francio kaj Aŭstrio ĉe la Palaco Schönbrunn ĉe Vieno la 14an de Oktobro 1809. La traktato finigis la Kvinan Koalicion dum la Napoleonaj Militoj, post Aŭstrio estis venkita ĉe la decidiga Batalo de Wagram la 5an/6an de Julio.

Francio trudis akrajn pacterminojn: Aŭstrio devis cedi la Duklandon Salcburgo al Bavario kaj perdis sian aliron al la Adriatika Maro rezignante pri marbordaj teritorioj de Gorico-Gradisko kaj la libera imperia urbo Triesto, kun Kranisko, la Markio de Istrio, okcidenta ("Supra") Karintio kun Orienta Tirolo, kaj la la kroataj landoj sudokcidente de la rivero Sava al la Franca Imperio. Okcidenta Galicio estis cedita al la Varsovia Duklando, kaj la distrikto Ternopilo al la Rusa Imperio.

Aŭstrio agnoskis la antaŭajn konkerojn faritajn de Napoleono el aliaj landoj same kiel la regadon fare de lia frato Joseph Bonaparte kiel reĝo de Hispanio. Aŭstrio ankaŭ pagis al Francio grandan monkompenson kaj la Aŭstria armeo estis limigita al 150,000 homoj - promeso kiu ne estis plenumita. Aŭstrio ankaŭ devis apliki la Kontinentan Sistemon de Napoleono, ĉar Britio restis milite kontraŭ Francio.