Transglobal Underground

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Transglobal Underground
Persona informo
TTT
Retejo http://www.transglobalunderground.net/
vdr
Transglobal Underground kun Fanfare Tirana en 2015 Horizonte Mondmuzika Festivalo en la Fortikaĵo Ehrenbreitstein.
Natacha Atlas, koncerte kun Transglobal Underground en 2009 en la TFF Rudolstadt festivalo.

Transglobal Underground (foje literumita kiel Trans-Global Underground) estas angla grupo de elektronika-monda muziko, specializigita en fuzio de okcidentaj, aziaj kaj afrikaj muzikstiloj (foje etikedite kiel monda fuzio kaj etno-tekno). Enj iliaj unuaj kvar albumoj partoprenis Natacha Atlas kiel ĉefkantisto kaj ilia unuopaĵo "Temple Head" estis uzita en reklamkampanjo por Coca-Cola por la Somera Olimpiko 1996.[1] En 2008 ili ricevis la premion de BBC Radio 3 por monda muziko post la publikigo de ilia sepa oficiala albumo, nome Moonshout. Ilia plej ĵusa publikigo estis kunlaboraĵo kun la albana latunbando Fanfara Tirana titloita 'Kabatronics' kiu estis publikigita en la firmao World Village Records en februaro 2013.[1] Ilia laboro estis priskribita kiel "kolizio de tradicio kaj plinovigo."[2]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Pli nigraj ciferoj indikas pintas lokojn en la brita pintorangigo[3]

  • Dream of 100 Nations, 1993, 45
  • International Times, 1994, 40
  • Psychic Karaoke, 1996, 62
  • Rejoice Rejoice, 1998
  • Yes Boss Food Corner, 2001
  • Impossible Broadcasting, 2004
  • Moonshout, 2007
  • A Gathering of Strangers , 2010
  • The Stone Turntable, 2011
  • Kabatronics 2013

Kompiloj kaj remiksalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Interplanetary Meltdown, 1995 (remiksalbumo)
  • Backpacking On The Graves Of Our Ancestors, 1999 (sukcesara albumo kun kelkaj novaj kantoj kaj miksoj)
  • Impossible Re-Broadcasting, 2007 (remiksalbumo)
  • Run Devils and Demons, 2009 (2 KD-oj karierkompilaj)
  • Digging the Underground Volume 1: The Nation Years, 2016 (nepublikigitaj kantoj)
  • Destination Overground, 2017 (Kompilo de TGU kun Natacha Atlas kaj 3 novaj kantoj)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Artikolo de World Music Central
  2. "BT River of Music: Transglobal Underground interview for London 2012". Telegraph.co.uk. Alirita la 27an de oktobro 2015.
  3. Roberts, David (2006). British Hit Singles & Albums (19th ed.). London: Guinness World Records Limited. p. 564. ISBN 1-904994-10-5.