Traunviertel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Traunviertel
Historia regiono
regiono [+]

LandoAŭstrio
- koordinatoj47° 50′ 0″ N, 14° 5′ 0″ O (mapo)47.83333314.083333Koordinatoj: 47° 50′ 0″ N, 14° 5′ 0″ O (mapo)


Traunviertel (Supra Aŭstrio)
Traunviertel (Supra Aŭstrio)
DEC

Traunviertel (Aŭstrio)
Traunviertel (Aŭstrio)
DEC

Map
Traunviertel
Vikimedia Komunejo:  Traunviertel [+]
vdr

La Traunviertel (prononco [traŭnfirtl], laŭvorte "Traun-kvartalo", en oficialaj nomoj ankaŭ Traunkreis), estas regiono de Aŭstrio kaj konsistigas unu el la kvar historiajn regionojn de la federacia lando Supra Aŭstrio, nome ties sudorientan parton. La regiono nomatas laŭ la rivero Traun, kiu origine estis sia nordokcidenta limo. La ekzaktaj nuntempaj limoj nur fiksiĝis en la 19-a jarcento, lige al tiutempa kreo de la nunaj politikaj distriktoj de la federacia lando.

La regiono tradicie konsistas el la distriktoj Gmunden, Kirchdorf an der Krems, Steyr-Land kaj Linz-Land, kaj el la eksterdistriktaj urboj Steyr kaj Linz - de la lasta urbo tamen laŭ iuj difinoj nur la (pli granda) parto sude de la rivero Danubo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La tri pliaj historiaj regionoj de Supra Aŭstrio estas la Hausruckviertel (nomata laŭ la montoĉeno Hausruck), la Innviertel (nomata laŭ la rivero Inn) kaj la Mühlviertel (nomata laŭ la riveroj granda kaj malgranda Mühl).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]