Travemünde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Travemünde (germane, platgermane Travemünn) estas urboparto de la hansa urbo Lubeko (germane Lübeck) la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. La loĝloko situas ekzakte tie kie la rivero Trave enfluas la lubekan golfon de la Balta Maro. Kiel urboparto en politika senco krom la centra urbodistriko Alt-Travemünde/Rönnau, kiu ofte simple nomatas "Travemünde", ankaŭ apartenas la urbodistriktoj Priwall, Brodten, Teutendorf kaj Ivendorf. Brodten, Teutendorf und Ivendorf estas vilaĝetoj, kiuj en 1935 aldoniĝis al la teritorio de Travemünde.

Travemünde dumnokte

Geografio[redakti | redakti fonton]

Travemünde situas proksimume 20 kilometrojn nordoriente de la urbocentro de Lubeko. La plej granda parto de la urboparto situas okcidente de la rivero Trave. La duoninsulo Priwall ĉe la orienta bordo de la rivera enfluejo en la Baltan Maron same apartenas al Travemünde.

La teritorio de la urboparto ampleksas 41,3 kvadratajn kilometrojn. En 2004 13 902 homoj vivis en Travemünde, do 337 homoj po kvadrata kilometro. La granda plimulto vivas en la centra urbodistrikto Alt-Travemünde/Rönnau - la tri vilaĝaj urbodistriktoj Brodten, Teutendorf kaj Ivendorf nur havas inter 100 kaj 300 loĝantojn. Kontraste al la statistiko de la tuta urbo Lubeko, kiu registras malaltiĝon en la nombro de loĝantoj, la loĝantaro de Travemündes inter la jaroj 1993 kaj 2003 signife kreskis.