Saltu al enhavo

Treviana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Treviana
municipo de Rioĥo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Rioĥo
Komarko Komarko de Haro
Poŝtkodo 26215
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Guzmán López-Molina Riaño
Demografio
Loĝantaro 142  (2025) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 3° 3′ U (mapo)42.5575274-3.0510631Koordinatoj: 42° 33′ N, 3° 3′ U (mapo) [+]
Alto 587 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Treviana (Provinco Rioĥo)
Treviana (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Treviana
Treviana (Hispanio)
Treviana (Hispanio)
DEC
Situo de Treviana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Treviana [+]
v • d • r

Treviana [treBJAna] estas vilaĝo kaj municipo de la aŭtonoma komunumo (regiono) Rioĥo en norda Hispanio, nome en la nordokcidenta komarko de Haro.[1]​

Preĝejo.
Ermitejo.

Oni trovis restaĵojn de romia epoko. Sed la loko aperas en la dokumento plej antikva kiu referencas al la ekzistado de vitoj en Rioĥo kaj kiu datas de la jaro 873. Ĝi devenas el San Millán kaj temas pri donaco en kiu aperas la Monaĥejo de San Andrés de Trepeana (Treviana). En 1151 Alfonso la 7-a inkludis Treviana en la foruo de Cerezo.

Ŝajne en la 14-a jarcento estis sinagogo kaj moskeo, krom la kristanaj preĝejoj. En 1162 estis urbestro de Treviana Sanĉo Díaz, filo de Diego López la 1-a de Haro. La terenoj de la setlejoj Junquera kaj Arto ekapartenis al Treviana kiam tiuj iĝis senhomejoj. El la 14-a ĝis la 16-a jarcentoj ĝi apartenis al Cerezo.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 1 200 loĝantoj ĝis nunaj 145.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.