Tri koloroj: Ruĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tri koloroj: Ruĝa
filmo
Originala titolo Trois couleurs: Rouge
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 12 maj. 1994, 8 sep. 1994, 1994, 18 maj. 1994, 27 maj. 1994, 14 sep. 1994, 23 nov. 1994
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, mistera filmo, arta filmo
Kameraado Piotr Sobociński
Reĝisoro(j) Krzysztof Kieślowski
Produktisto(j) Marin Karmitz
Scenaro Krzysztof Kieślowski • Krzysztof Piesiewicz
Filmita en Ĝenevo • Svislando
Loko de rakonto Svislando
Muziko de Zbigniew Preisner
Rolantoj Irène Jacob • Jean-Louis Trintignant • Samuel Le Bihan • Julie Delpy • Juliette Binoche • Jean-Pierre Lorit • Benoît Régent • Zbigniew Zamachowski • Roland Carey • Neige Dolsky • Elżbieta Jasińska • Teco Celio • Frédérique Feder • Marion Stalens
Produktinta firmao France 3 
Canal+
IMDb
vdr

Tri koloroj: Ruĝa (en franca: Trois couleurs: Rouge, en pola: Trzy kolory: Czerwony) estas mistera filmo de 1994 reĝisorita de kaj kunverkita de pola Krzysztof Kieślowski. Ĝi estas la tria de tri filmoj kiuj formas parton de la trilogio Tri koloroj, kiu temas pri la idealoj de la Franca Revolucio nome libero, egalo kaj frateco, reprezentataj per la tri koloroj de la Flago de Francio, antaŭita de Tri koloroj: Blua kaj Tri koloroj: Blanka. Kieślowski estis anoncinta, ke tiu estos lia fina filmo,[1] kio iĝis certa pro la subita morto de la reĝisoro en 1996. La temo de la filmo estas frateco, kion ĝi aliras montrante rolulojn kies vivoj laŭgrade interkonektiĝas per ligiloj inter du roluloj kiuj ŝajnis havi malmulton komune.

Tiu filmo ricevis ĝeneralan kritikan laŭdon kaj estis nomumita por tri Oskar-premioj, inter kiuj tiu al la Plej Bona Reĝisoro por Kieślowski. Ĝi estis ankaŭ elektita kiel svisa kandidato por la Plej Bona Fremdalingva Filmo en la 67a okazo de la Oskar-premioj, sed ĝi estis malkandidatigita kiel ne majore svisa produktoraĵo.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Valentine, juna manekeno, reportas ĉe ĝia posedanto hundinon kiun ŝi ĵus vundis per aŭtofrapo. Tiu estas solulo kiu aspektas ekstravaganca homo. Post kelkaj vizitoj, ŝi ekkonas, ke temas pri emerita juĝisto, kiu konfesas al ŝi, ke li dumlonge faris eksterleĝajn telefonajn aŭdadojn de la konversacioj de siaj najbaroj. Post malkomforta ŝia sinteno, ili finfine amikiĝas. La miskonfido iom post iom malaperas, kio ebligas la interŝanĝon de konfesoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maslin, Janet (4a de Oktobro 1994). "After 'Blue' and 'White', the Rosiness of 'Red'". The New York Times. Alirita en 2022-01-15.
  2. Lodge, Guy (20a de Septembro, 2012). "This year's foreign Oscar race reflects a growingly global medium". Hitfix. Arkivita el la originalo la 2an de Oktobro 2015. Alirita la 1an de Oktobro 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Three Colours: Red en la angla Vikipedio.