Tri reĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tri reĝoj vizitantaj la novnaskiĝintan Jesuon

Per la esprimo sanktaj tri reĝoj (aŭ magoj, saĝuloj) nomas la katolika tradicio la saĝulojn de la oriento, kiuj estas menciitaj en la evangelio laŭ Mateo (Mat. 2,1). Laŭ tiu evangelio ili venis el fremda lando por adori kaj pridonaci la novnaskiĝintan Jesuon en Bet-Leĥem. En la Nova testamento oni tamen skribas nek ke ili estis sanktaj, nek ke ili estis tri, eĉ nek ke ili estis reĝoj. La lasta tamen ne estas malkonfirmebla, ĉar la titolo "reĝo" havis en la Romia imperio dum la mezepoko multe pli vastan signifon. En la greka teksto de la Evangelio troviĝas la vorto μαγοι (magoj).

Kiel nomoj de la tri reĝoj uziĝas en la latina tradicio ekde la komenco de la 6-a jarcento diversaj nacilingvaj variantoj (ekzistas ankaŭ esperantaj) de personaj nomoj, kiuj komenciĝas per la komencaj literoj de la unuopaj vortoj, kiuj konsistigas la latinlingvan kristanan benon Christus mansionem benedicat" (Kristo benu la domon). :

Laŭ la evangelio, stelo gvidis la tri reĝojn al Betlehemo. Ekzistas diversaj hipotezoj pri la astronomia naturo de tiu stelo.

En Matea evangelio la magoj alvenintaj al Jesuo pli ol historian eventon simbolas la homaron kiu serĉas kaj, serĉante per la inteligento kaj sciencvojoj, trovas la veron pri la origino kaj destino de unuopa homo. Ili per la donacoj al Jesuo indikas Kiun ili trovis.

La 6-a de januaro estas la festotago de la tri reĝoj; ĝi nomiĝas Epifanio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Reĝoj Ni - esperanta traduko de la konata kristnaska kanto pri la tri reĝoj, kiu ekzistas en multaj nacilingvaj versioj kaj uziĝas dum diversaj ritoj rilataj al ilia festo