Trilateropiramidigita okedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trilateropiramidigita okedro
Bildo
Klaku por rigardi turnantan bildon
Edra figuro V3.8.8
Verticoj 14
Lateroj 36
Edroj 24
χ 2
Geometria simetria grupo Oh
Duedra angulo 147°21'0" (por la duala de la senpintigita kubo)
Propraĵoj Edro-transitiva
Duala Senpintigita kubo (por vera subspeco de trilateropiramidigita okedro)
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la trilateropiramidigita okedro estas pluredro.

Ĝi povas esti konsiderata kiel okedro kun ne nepre regulaj kvaredroj (triangulaj piramidoj) aldonitaj al ĉiu ĝia edro. Ĉi tiu interpretado estas esprimita en la nomo.

Povas esti diversaj formoj de ĉi tiu pluredro depende de alto de la aldonataj piramidoj. La ĉiuj variantoj estas topologie similaj; ili havas la saman edran koneksecon, sed la verticoj estas je malsamaj relativaj distancoj de la centro kaj unu de la aliaj.
Inter la variantoj:

Nomo Bildo Propraĵoj
(Iam defaŭlte konsiderata trilateropiramidigita okedro) Katalana solido, ĝia duala pluredro estas la senpintigita kubo. Konveksa.
Steligita okedro La sola steligo de regula okedro. Nekonveksa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]