Trisagio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉu aludo al la Triunuo en Malnova Testamento? ikono de Andreo Rublov, ĉ. 1400 (Tretjakova galerio, Moskvo).

La Trisagio ("trofoje sankta") (alinome la anĝela trisagio) estas preĝo ofte uzata en la liturgio de la “orientaj eklezioj” jen katolikaj jen ortodoksaj kaj kiu ĉeestas ankaŭ en la latina ritaro.

Kristo la Antaŭtempulo (Danielo 7:9): Fresko Ubisi, Kartvelio.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Greka teksto (kun latinstila transliterumo):

Ἅγιος ὁ Θεός, Ἅγιος ἰσχυρός, Ἅγιος ἀθάνατος, ἐλέησον ἡμᾶς. (τρίς)
Agios o Theos, agios ischyros, agios athanatos, eleison imas. (trifoje)

Aramea teksto (kun transliterumo):

ܩܰܕܺܝܫܰܬ ܐܰܠܳܗܳܐ ܩܰܕܺܝܫܰܬ ܚܲܝܠܬ݂ܳܢܳܐ ܩܰܕܺܝܫܰܬ ܠܳܐ ܡܳܝܽܘܬ݂ܳܐ(ܕܐܨܛܠܒܬܬ ܚܠܳܦܰܝܢ)ܐܶܬ݂ܪܰܚܡܥܠܰܝܢ܀ (trifoje)
Qadishat Aloho, Qadishat hayelthono, Qadishat lo moyutho,(destlebtt hlofayn) ethram'layn (tloth qore).

La interparenteza frazo signifas "krucumita por ni", referenco al la Filo, al kiu tiel ĝi direktas la preĝon, ne kune al la tri Triunuaj Personoj.

Latina teksto:

Sanctus Deus, Sanctus fortis, Sanctus immortalis miserere nobis (trifoje).

Araba teksto (kun transliterumo):

قدوس الله، قدوس القوي، قدوس الذي لا يموت ارحمنا
a Quddusun Allah! Quddusun al-qawi! Quddusun al-adhi, la yamut irhamna.

Esperanta teksto (romarita liturgio de la Sankta Vendredo):

Sankta Dio, Sankta Fortulo, Sankta Senmortulo, kompatu nin (trifoje))

Uzo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas kantata en la liturgio de ĉiu eklezio, kaj uzata ankaŭ en personaj preĝadoj. En la Katolika Eklezio oni intense uzas ĝin en la Rozarieto al la Dia Mizerikordo, disvastigita de sankta Faustyna Kowalska; kaj, iomete ŝanĝita, ĝi estas oficiala preĝo de la Triunuanoj.</ref>

Origino[redakti | redakti fonton]

La Trisagio similas al la laŭdo al YHWH[1] en Jesaja 6,3 ("Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro") kaj en Apokalipso de Johano 4,8 ("Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca").

La frazo Dio sankta, Dio potenca, Dio senmorta, kompatu nin aperas unuafojon en verko de la patriarko Proklo de Konstantinopolo (434-446): estis la jaroj en kiuj pliintensiĝis la kontraŭtriunuismaj herezoj. La himno, do, naskiĝis funkciante kiel baraĵo kontraŭ arianismo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biblia Tetragramo kies konsonantoj estas tiuj de la persona nomo de Dio en la Malnova Testamento. Oni ne konas certe la eldiron de la nomo, kion uzi estis absolute malpermesite al judoj.
  2. Sankta Johano de Damasko sanktigas la trisagion dirante ke ĝi estis instruita al ekstazianta infano iniciate de Anĝeloj,