Triumfokruco (Aschaffenburg)
La triumfokruco de Aschaffenburg estas grava artverko de la abata preĝejo Sanktaj Petro kaj Aleksandro. La kruco nun pendanta ĉe la norda vando de la navo estas unu el la malmultaj konserviĝintaj monumentaj plastikoj el la otida epoko. Eine dendrokronologia esploro je la kverkoligno de la kruco same kiel ankaŭ radiokarbona esploro de la poploligno de la Krucumito rezultigis, ke la kruco ekestis en la lastaj du jardekoj de la 10-a jarcento. Ĝi do estas per tio nur malmulte pli juna ol la Gerokruco en la katedralo de Kolonjo. Samtempe la kruco montras sur paralelojn kun la multe pli malgranda Oto-Matilda-Kruco el la katedrala trezoro de Essen.
La monumenta kruco de Aschaffenburg estas simpla trabokruco, ĉe kiu estas fiksita la Krucumito, per grando de 195 cm iomete supernature granda. Regule revenantaj kavoj ĉe la kadro de la kruco, kiuj alternas kun du punktoj unu apud la alia, imitas la perlojn kaj gemojn de gemokruco. Precize la sama ritmo de perloj kaj gemoj metitaj unu apud la alian troviĝas je la Oto-Matilda-Kruco de Essen. La interna areo de la krucobrakoj inter ĉi tiu okulfrapa kadrigo origine estis verda, laŭ analizoj de la restaĵoj. Per tio la kruco samtempe estis vivarbo, ĉi tiu ligo estas tipa por multaj triumfokrucoj. La Krucumito de la kruco de Aschaffenburg, kiu staras same kiel tiu de la kruco en Essen sur soklo, estas troetendita, la proporcioj de la vizaĝo same kiel ankaŭ tiuj de la korpo estas formitaj de la skulptisto, ke ili nur efikas harmoniaj, se la rigardanto staras sube de la kruco. Tio konkludigas al origine altigita fiksado de la kruco.
La kruco staris aŭ sur kolono aŭ sur trabo proksime de la krucaltaro kaj de la tombo de duko Oto de Ŝvabujo (mortinta en 982). Ĉar mortodato de Oto kaj ekestoperiodo konformas, oni supozas, ke la kruco estis donacata por lia mortmemoro. Ĉar Oto estis treege antaŭeniginta la abatejon Sanktaj Petro kaj Aleksandro pere de imperiestraj donacoj kaj la akiro de relikvoj, li estis entombigata kiel adorata donacinto en la mezon de la navo, rekte antaŭ la krucaltaro, kiu estis la separa punkto inter ĥora kaj laika spaco kaj ĉe kiu noviĝis la morta viktimiĝo de Kristo en la Sankta Meso. La kruco ĉi-loke starigita simbolis la interligon de mortmemoro kajespero pri reviviĝo.
Identaj formaj karakterizaĵoj kaj datiĝo komuna intenco de ambaŭ krucoj, prizorgi la mortmemoron de Oto, metas la monumentan krucon de Aschaffenburg en ligan rilaton al la Oto-Matilda-Kruco en Essen, kiun igis pretigi la fratino de Oto, abatino Matilda de Essen. Matilda do ankaŭ estus mendinta la krucon de Aschaffenburg. Ĉefepiskopo Willigis de Majenco, kiu kunaktivis je la dokumentitaj mortmemoraj donacoj por Oto, estus aginta kune kun Matilda je la donacado de la kruco.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Manuela Beer: Ottonische und frühsalische Monumentalskulptur. Entwicklung, Gestalt und Funktion von Holzbildwerken des 10. und frühen 11. Jahrhunderts. En: Klaus Gereon Beuckers, Johannes Cramer, Michael Imhof (eldonintoj), Die Ottonen. Kunst - Architektur - Geschichte, 2002, ISBN 3-93-252691-0, pj. 129-152
- Klaus Gereon Beuckers: Das Otto-Mathildenkreuz im Essener Münsterschatz. En: Herrschaft, Liturgie und Raum – Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen. Klartext Verlag, Essen 2002, ISBN 3-89861-133-7.