Troistorrents

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Troistorrents (stacidomo).
Troistorrents
Blazono de Troistorrents
Blazono de Troistorrents
Blazono de Troistorrents
Troistorrents
Troistorrents
Troistorrents
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Monthey
Koordinatoj  46° 13′ 37″ N 6° 54′ 53″ O / 46.22694 °N, 6.91472 °O / 46.22694; 6.91472 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 37″ N 6° 54′ 53″ O / 46.22694 °N, 6.91472 °O / 46.22694; 6.91472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4249
Areo 36,98 km²
Alteco 765 m super marnivelo
Poŝtkodo 1872
Komunumkodo 6156
Mapo de Troistorrents
Mapo de Troistorrents
Situa mapo de Troistorrents
vdr

Troistorrents estas komunumo en la distrikto Monthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 4249 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Troistorrents Troistorrents situas en Suba Valezo en la Valo de Illiez ĉe la bordo de la rivero Vieze, okcidenta alfluanto de Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Troistorrents, Morgins, Chemex, Chenarlier, Croix-du-Nant kaj Vers-Ensier.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 36,98 km², de kiuj 47,4% estas kovritaj de arbaro, 40,8% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Troistorrents limas en nordo al Collombey-Muraz, en oriento al Monthey, en sudoriento al Vérossaz, en sudo al Val-d'Illiez, en sudsudokcidento al eksklavo de Monthey, kaj en okcidento al Châtel (Haute-Savoie, Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Troistorrents pasas la kantona ĉefvojo n-ro 201 de Saint-Triphon al Champéry. De Troistorrents la franca vojo D22 kondukas trans la Morgins-Pasejo al Châtel en Francio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 10 kilometrojn nordoriente apud Saint-Triphon. Pere de la mallarĝspura fervojlinio de Aigle al Champéry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Troistorrents datiĝas el la jaro 1248 kiel Trestorrens. Troistorrentes dum mezepoko apartenis al la savoja Subvoktejo Monthey, kiu en la jaro 1536 estis konkerita de la Valezaj Dekonoj kaj dividis la historian sorton de la Voktejo kaj poste Distrikto Monthey. En la jaro 1844 la kampara milico de Troistorrents partie de la konservema Unuiĝo Malnova Svislando partoprenis la Batalon de Trient kaj estis en la jaro 1847 okupita de la Svisa Armeo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]