Trombetas (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trombetas (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 760 km
Fluo
Enfluejo Amazono
Geografio
Landoj Brazilo
Regionoj Parao
Map
vdr
Rivero Trombetas.

La rivero Trombetas estas rivero el la Amazonio de Brazilo, nome alfluanto de la norda (maldekstra) bordo de la rivero Amazono. Ĝi fluas integre tra la ŝtato Parao. Ĝi havas longon de 760 km.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Trombetas estas rivero de nigra akvo kiu havas siajn fontojn en la altaĵoj de Brazila Gujano, en la montaro Akara, kaj eĉ kelkaj el la fontoj de kelkaj de ties alfluantoj naskiĝas en Gujano kaj Surinamo. Ĝi fluas suden kaj poste ĝia longa fluejo estas interrompita ofte per violentaj torentoj, rokaj barieroj, kaj rapid-fluejoj. En la supra fluejo ĝi ricevas la riverojn Anamu kaj Turuna. En la meza fluejo ĝi bordas kun la Biologia Rezervejo de la rivero Trombetas kaj post pasi la setlejojn Tiago kaj Porteiras, ĝi ricevas dekstre la riverojn Imabú kaj Mapuera (340 km).

Jam en la malsupra fluejo, preskaŭ en la elfluejo, ĝi ricevas maldekstre la riveron Paru de Oeste aŭ Cuminá (710 km). En sia fina ero ĝi elfluas en aro de marĉaj lagoj konektitaj de diversaj kanaloj al la rivero Amazono, norde de la urbo Óbidos, kiel ĉe la lago Erepeku (132 km² kaj 34 km de longo kaj 8 de larĝo) kaj ĉe du aliaj lagoj sennomaj (de 146 km² kaj 42 km de longo kaj 11 de larĝo). En ties bordoj estas la urbo Oriximiná.

La malsupra zono de la rivero, ĝis la unua akvofalo, nome la Porteira, ĝi havas akvojn malmulte profundajn kaj marĉecajn, sed sur la longa serio de rapidfluejoj kaj akvoflaoj, la aspekto de la valo tute ŝanĝas, kaj la klimato pliboniĝas. La rivero estas navigebla nur 135 kilometrojn super sia elfluejo.

Ĝi elfluas en la riveron Amazono maldekstre, inter la riveroj Nhamundá kaj Cuminapanema.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Las aguas continentales de América Latina, de R. Ziesler kaj G.D. Ardizzone, publikaĵo de la FAO de 1979. Disponebla en: http://www.fao.org/docrep/008/ad770b/AD770B05.htm.