Saltu al enhavo

Troms kaj Finnmark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Troms og Finnmark)
Troms kaj Finnmark
Provinco
Blazono
provinco de Norvegio [+]

LandoNorvegio

ĈefurboTromsø
- koordinatoj70° N, 23° O (mapo)69.66666666666722.5Koordinatoj: 70° N, 23° O (mapo)
Akvokolektejo74 829,69 km² (7 482 969 ha) [+]
Areo74 829,69 km² (7 482 969 ha) [+]

Loĝantaro244 326 [+] (1-a de januaro 2019)
Denseco3,27 loĝ./km² [+] [+]

ProvincestroTarjei Jensen Bech

ISO 3166-2NO-54

Troms kaj Finnmark (Tero)
Troms kaj Finnmark (Tero)

Troms kaj Finnmark (Troms og Finnmark)
Troms kaj Finnmark (Troms og Finnmark)
DEC

Map
Troms kaj Finnmark

Vikimedia Komunejo:  Troms og Finnmark [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Troms kaj Finnmark, norvege Troms og Finnmark, estis mallongdaŭra departemento aŭ provinco (norvege fylke) en Norvegio. La provinco estis kreita la 1-an de januaro 2020 per la kunfandiĝo de la malnovaj provincoj Troms kaj Finnmark. Ĉar tamen granda plimulto de la loĝantaro kontinue protestis kontraŭ la kunfandiĝo, la 1-an de januaro 2024 la originaj du departementoj aŭ provinco estis reinstalitaj. La kvar-jara provinco havis areon de 74 829,69 kvadrataj kilometroj, kaj kovris la tutan nordon de Norvegio. Laŭ la stato de 2019 en la teritorio de la nova provinco vivis 244 326 loĝantoj, kio rezultigis loĝdenson de 3 loĝantoj/km². Administraj centroj estis la urboj Tromsø kaj Vadsø: la departementaj oficiejoj situis en Tromsø, sed la departementa reprezentanto de la norvega reĝo, nomata Statsforvalter (en bokmål) resp. Statsforvaltar (en nynorsk), en Esperanto "ŝtata administranto", rezidis en Vadsø.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]